Sunset Boulevard
Sunset Boulevard (mallongige konata kiel Sunset Blvd., esperante "Bulvardo Sunsubiro") estas 1950-a filmo nigra, enhavante elementojn de dramo, hororo, kaj malluma komedio. Kun Billy Wilder kiel la scenaristo kaj reĝisoro, ĝi estis nomata pro la fama bulvardo de la sama nomo kiu vojas tra Los-Anĝeleso kaj Beverly Hills.
Steluloj aperantaj en la filmo estas William Holden, Gloria Swanson, kaj Erich von Stroheim. Holden rolas kiel Joe Gillis, malbonŝanca scenaristo, kaj Swanson rolas Norma Desmond, eks-fama filmstelulino kiu enkaptis la naivan Gillis en ŝia fantazio de triumfa reapero en filmoj. Nancy Olson, Fred Clark, Lloyd Gough and Jack Webb rolas subtene rolojn. Reĝisoro Cecil B. DeMille kaj klaĉ-raportisto Hedda Hopper rolas ilin mem. Ankaŭ aperas mallongdaŭre gemajstroj de silentaj filmoj Buster Keaton, H. B. Warner, kaj Anna Q. Nilsson.
La filmo estis laŭdita kiam ekmontrata, kaj ĝi estis kandidatiĝis por dekunu Akademiaj Premioj kaj gajnis tri. Ĝi vaste konsiderata kiel klasiko, ofte citata kiel unu el la plej notindaj filmoj de usona kino. Ĝi estis konsiderata kiel "kulture grava" de la Usona Kongresa Biblioteko en 1989, kaj estis unu el la unuaj filmoj elektoj por konservi en la Usona Nacia Film-Registro.
PremiojRedakti
- Akademiaj Premioj
- Por plej bona art-direktado blanka-nigra
- Por plej bona muziko de drama aŭ komedia filmo
- Por plej bona scenaro
Eksteraj ligilojRedakti
- Sunset Boulevard ĉe imdb.com (angla)