Sunsubiro

la momento, je kiu la supra rando de la suno malaperas sub la okcidenta horizonto dum vespero

Sunsubiro estas la tempo de vespera krepusko aŭ duonlumo kiam la suno estas 6 gradojn sub la horizonto, do ne plu mem videblas, sed ankoraŭ heligas kaj kolorigas la ĉielon tuj super la horizonto. Dum tiu tempo iuj steloj kaj planedoj videblas sen optikaj helpiloj.

La koloro de la ĉielo ĉe sunsubiro
Purpurruĝa sunsubiro
sunsubiro en Luiziano, Usono.
sunsubiro, vidata el aviadilo

La Vojo de la Sunradioj ĉe SunsubiroRedakti

La sunradioj ĉe sunsubiro ne moviĝas laŭ rektaj linioj. La atmosfero, funkcianta kiel prismo, rompas la radiojn kaj rezulte ili moviĝas laŭ rompitaj orbitoj (laŭ rektaj linioj laŭ malsamaj anguloj) determinitaj de la principo de Fermat. La deklino de la sunaj radioj estas 0,6 °, angulo proksima al la angula ŝlosilo de la suno mem. Do dum vi vidas la sunon tuŝi la horizonton, ĝia vera loko jam estas sub ĝi. Alia fenomeno asociita kun la refrakto de radioj en la atmosfero estas la disperso, kiu en maloftaj kazoj kondukas al la fenomeno de la verda ekbrilo.

La Koloroj kaj siaj tonojRedakti

La koloro de la ĉielo, ĉu ĉe sunsubiro, ĉu tagmeze, estas la rezulto de la disĵeto de la sunaj radioj de la materiaj eroj, kiuj konsistigas la atmosferon. Ĉi tiu disĵeto nomiĝas disĵeto de Rayleigh, kaj ĝi fariĝas signifa, ĉar la ondolongo de la disvastiga radiado estas pli mallonga, kio signifas, ke radioj, kiuj tendencas al la blua koloro, elstaros pli kiam Riley-disĵeto okazas. Jen la kialo de la blua koloro de la ĉielo dum la tago.

Kontraŭe, la disvastigo de lumaj radioj inklinantaj al ruĝa (havanta grandan ondolongon kaj altan amplitudon) estas pli malforta. Ĉe sunsubiro, la vojo, kiun lumaj radioj devas trairi la atmosferon por atingi la observanton, plilongiĝas dum la sunsubiro progresas. La radioj kun plej granda ŝanco atingi la spektanton sen disvastiĝo estas la radioj kun granda ondolongo kaj tial la koloro de la sunsubiro tendencas esti ruĝa.

Granda ondolongo permesas al la luma ondo preteriri la multajn erojn en la granda atmosfera sekco, kiu ekzistas ĉe sunsubiro, kaj preteriri la gasojn kaj polvon, kiuj amasiĝas sur la tero. Ju pli da gasoj kaj polvo estas sur la Tero, des pli fortaj estos la ruĝaj koloroj de la sunsubiro, tial ankaŭ la koloroj de la sunsubiro en pli fortaj ruĝaj nuancoj superas la marnivelon.

La vera koloro de la suno estas blanka, sed sekvi la disĵeto de Riley la koloro akirita vidate de la Tero estos flava. Ĉe sunsubiro estas pli granda disvastiĝo, do la suno emas al la nuancoj de oranĝa kaj ruĝa.

Ju pli granda estas la amplekso de la luma ondo, des pli fortaj estas la koloraj tonoj. Ekzemple, ruĝa lumondo kun granda amplekso aspektos kiel forta ruĝa nuanco, kompare kun ruĝa lumo kun malgranda amplitudo, kiu montros malfortan ruĝan lumon.

Krome, sunsubiraj nuancoj ankaŭ povas esti trafitaj de eventoj kiel cindro de vulkanaj erupcioj, aŭ kiel rezulto de atmosferaj fenomenoj, kiel nuboj, fumo kaj fumnebulo. Post la erupcio de Pinatubo-vulkano en 1991 aŭ la erupcio de Monto Carcatua en 1883, sunleviĝoj kaj sunsubiroj en specialaj nuancoj, kiel hela verdo, estis observataj tra la tuta mondo.

Komparo de la kolornuancoj inter la sunleviĝo kaj la sunsubiroRedakti

Ĝenerale sunleviĝaj kolornuancoj estas pli molaj kaj pli malfortaj ol sunsubiraj nuancoj. Ĉi tio ŝuldiĝas al la diferencoj en kondiĉoj tra kiuj sunlumo pasas inter tagtempo kaj nokto. Tage kutime kreskas la rapideco de la vento, polvo, sabloventegoj kaj tiel plu, kio kaŭzas, ke la tuta polvo kaj eroj, kiuj amasiĝas dum la nokto, leviĝas sur la tero.

Rezulte, la polvo kaj partikloj funkcias kiel speco de filtrilo por la sunaj radioj, tiel ke krom la atmosfero estas alia filtrila tavolo inter la radioj kaj la tero. Nur la pli malhelaj radioj sukcesas trairi la polvotavolon, do vidita de sur la Tero la sunsubiro kaj la cirkaŭaĵa ĉielo vidiĝas ruĝecaj kaj en pli malhelaj koloroj ol la sunleviĝo.

NaŭtikaRedakti

La naŭtika sunsubiro estas la momento, kiam la suno troviĝas 12 gradojn sub la horizonto en la vespero. En tiu momento, ĉielaj objektoj ne plu videblas kaj la horizonto ne plu vide distingeblas sen optikaj helpiloj.

AstronomiaRedakti

La astronomia sunsubiro estas la momento, kiam la suno troviĝas 18 gradojn sub la horizonto en la vespero. En tiu momento, neniu sunradio plu lumigas la videblan ĉielon.

Precizaj kaj ŝanĝigantaj tempoj kaj tempodaŭrojRedakti

En la ekvatoro, la suno leviĝas oriente kaj subiras okcidente, ĉar tie la tagnoktoj ĉiam estas fiksitaj, 12 horojn tage kaj 12 horojn nokte (estas minimumaj devioj pro devio en la Tera orbito cirkaŭ la suno). En la suda duonglobo la suno inklinas norden, kaj en la norda duonglobo la suno inklinas suden.

La inklino, tiu estas la alto ekde la horizonto, de la suno al la norda aŭ suda direktoj pliiĝas kiam oni alproksimiĝas al la nordasuda poluso. La daŭro de la sunsubiro mem, de la subiro de la suno sub la horizonto ĝis ĝia malapero, same kiel la tempodaŭro inter la fino de la sunsubiro kaj la leviĝo de la steloj, estas pli longa dum vi malproksimiĝas de la ekvatoro kaj alproksimiĝas al la polusoj, norde aŭ sude.

La sezono kiam subsubiro parte aŭ ne okazas ĉe la polusojRedakti

Ĉe la punkto de la norda poluso la suno tute ne subiras sub la horizonto dum la somero de la norda duonglobo, kaj do samkiel ĉe la suda poluso dum la vintro de la norda duonglobo, kiu estas la somero de la suda duonglobo.

Ĉar je la somero la suno moviĝas ĉirkaŭ la polusoj en plata orbito, dum ĉi tiuj periodoj ĉe kontraŭaj polusoj la suno tute ne videblas, ĉar ĝi estas sur la alia flanko de la tero, kaj estas daŭra mallumo. Ĉi tiu fenomeno komenciĝas je ĉirkaŭ 66,5 ° de latitudo. [1]

Fazoj kaj NomojRedakti

Laŭ multaj lingvoj estas distingaj kaj diversaj nomoj por la fazoj de la sunsubiro dum la momento de la malvidebliĝo de la suno (sunset en la angla, samkiel por la vespera malvidebliĝo kaj la matena videbliĝo de la suno) kaj por la duonluma fazo post tio (dusk, vespera krepusko). Tamen la suno ankaŭ plu subiras, kiam ĝi ĵus malaperis sub la horizonto, sed ankoraŭ videble plimalproksimiĝas de ĝi.


Eksteraj ligilojRedakti


Vidu ankaŭRedakti

  1. Pli precize 65,7 ° pro la refrakto kaj larĝo de la suna disko.