Suntempo
La suntempo aŭ vera tempo estas tempkalkulado bazita laŭ la suna pozicio en ĉielo.

Sur planedo kiel la Tero, la "astronomia[1]" tago estas pli mallonga ol suntago. Al unua momento, Suno kaj malproksima stelo situas fronte el lokaĵo sur la Tero (ruĝa punkto). Al dua momento, la planedo turniĝis unufoje ĉirkaŭ si mem kaj la malproksima stelo situas denove fronte la lokaĵo (1 → 2 = Astronomia tago). Sed iom da tempo restas antaŭ ol la suno estu denove fronte (1 → 3= Suntago).
Ŝajna suntempoRedakti
La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produkas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:
- Aksa dekliniĝo laŭ la ekliptiko
- Formo de la Tera orbito
Pro tio, la tagoj estas pli mallongaj en marto kaj septembro ol en junio kaj decembro.
Dato | Daŭreco en signifa suntempo |
---|---|
11-a de februaro | 24 horoj |
26-a de marto | 24 horoj − 18.1 sekundoj |
14-a de majo | 24 horoj |
19-a de junio | 24 horoj + 13.1 sekundoj |
26-a de julio | 24 horoj |
16-a de septembro | 24 horoj − 21.3 sekundoj |
3-a de novembro | 24 horoj |
22-a de decembro | 24 horoj + 29.9 sekundoj |
ReferencojRedakti
- ↑ Noto: Traduko de sidereal. Traduku pli ĝuste, se vi povas.
- ↑ Jean Meeus (1997), Mathematical astronomy morsels (Richmond, VA: Willmann-Bell) 346. ISBN 0-943396-51-4.