Supíkovice estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Jeseník. Supíkovice tiriĝas laŭlonge laŭ ŝoseo, kiu deflankiĝas en Písečná de komunikaĵo Jeseník - Mikulovice direkte al nordo al Velké Kunětice. Vivas ĉi tie 664 loĝantoj (2023). Katastron kun areo 927 ha okupas tamen nordorientaj deklivoj de zono de Riĥleba montaro, kiu estas markata kiel Sokola montodorso, kaj tamen okcidenta parto de montetaro de Bělá proksime de rivero Bělá. En 1976 - 1990 partoj de Supíkovice estis ankaŭ Velké Kunětice kun vilaĝetoj Františkov kaj Strachovičky.

Supíkovice
germane Saubsdorf, pole Supikowice
municipo
Kalkofarejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Supíkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Kavernoj Kavernoj Na Špičáku
Rojo Kunětička
Situo Supíkovice
 - alteco 407 m s. m.
 - koordinatoj 50° 17′ 52″ N 17° 15′ 19″ O / 50.29778 °N, 17.25528 °O / 50.29778; 17.25528 (mapo)
Katastro 9,27 km² (927 ha) Supíkovice
Loĝantaro 664 (2023)
Denseco 71,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 51
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541117
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Supíkovice
Retpaĝo: www.supikovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec-Nová Ves, Písečná, Velké Kunětice, Česká Ves kaj Stará Červená Voda.

Historio redakti

Post divido de Silezio en 1742 restis unu parto de supíkovica bieno en Prusia Silezio, nome parto de Velké Kunětice kaj Borkendorf. Supíkovice havis tiam por posedantoj la plej grandan prezon pro siaj klakŝtonaj minejoj kaj pro produktado de kalkŝtono.

Supíkovice tute novan vojon kun puaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo en la dua duono de la 19-a jarcento. Tiam tiu ĉi vilaĝo venis en la antaŭan postenon en minado kaj prilaborado de marmoro, do fine ĝi alportis por si simbolan nomon Silezia Carrara. Fine de la 19-a jarcento estis en tiu ĉi loko jam 31 ŝtonistaj uzinoj, kio estis tiutempe plej multe en la tuta regiono de Frývaldov. En la unuaj dekjaroj de la 20-a jarcento kelkaj uzinoj pereis, sed estiĝis novaj. En 1930 estis sume en Supíkovice 13 uzinoj por prilaborado de granito kaj kvar minejoj por marmoro.

En politika vivo de la vilaĝo dum la unua respubliko unue venkis en baloto germanaj kristanaj socialoj kaj la duan postenon okupis komunistoj, sed nur ĝis la jaro 1935, kiam ankaŭ ĉi tie plej multe da voĉoj Sudetagermana partio de Henlein; sed ties venko ne estis tiel karakteriza kiel en kelkaj aliaj vilaĝoj en regiono Jeseník.

Post la jaro 1945 supíkovicaj ŝtonistaj uzinoj estis konfiskitaj kaj subigitaj al nacia administrado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 106
18801 255
18901 307
19001 378
19101 655
19211 540
JaroLoĝantoj
19301 734
1950766
1961856
1970775
1980713
1991689
JaroLoĝantoj
2001671
2014708
2016690
2017666
2018679
2019666
JaroLoĝantoj
2020672
2021611
2022651
2023664