Super Mario

videoludfranĉizo publikigita fare de Nintendo

Super Mario (スーパーマリオ Sūpā Mario?) estas serio de platformaj videoludoj, kreata de Nintendo, en kiu troviĝas la fama rolulo Mario. Ĝi estas la ĉefa serio de la seriaro de ludoj Mario (aliaj serioj estas Mario Kart, Mario Party, sportludoj, rolludoj, ktp). Almenaŭ unu ludo de la serio Super Mario aperis en ĉiu grava videoludilo de Nintendo.

Super Mario

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo
Platformo Nintendo 3DS
Ĝenro platforma videoludo
vdr

La ludoj ĉefe okazas en la fikcia Mushroom Kingdom (angle, esperantigebla Funga ReĝlandoĈampinjona Reĝolando), kie Mario estas ludebla rolulo. Li ofte estas akompanata de sia frato Luigi [luiĝi] kaj de aliaj oftaj roluloj. Kiel en aliaj platformaj videoludoj, oni devas kuri kaj salti sur diversajn plataĵojn por atingi la finon de nivelo. La niveloj grupiĝas en mondoj, kaj ĉiu mondo havas sian propran temon, kiel dezerta aŭ glacia mondo. Diversaj malamikoj troviĝas en la niveloj, do Mario (aŭ alia rolulo) devas eviti aŭ venki ilin per diversaj potencoj.

La ludoj havas simplan intrigon. Ofte, Mario devas savi la princinon Peach [pi:ĉ] el la ĉefa maliculo, kiu estas plej ofte Bowser [baŭzer]. La unua ludo de tiu serio, Super Mario Bros., aperis por la Nintendo Entertainment System (NES) en 1985, kaj difinis multajn elementojn de la ludserio mem, sed ankaŭ de la platforma tipo de videoludoj ĝenerale.

Ludoj redakti