Super Nintendo Entertainment System

kvarageneracia hejma videoludkonzolo de Nintendo
(Alidirektita el Super Nintendo)

Super Nintendo Entertainment System, ankaŭ konata kiel Super Nintendo, Super NESSNES, estas 16-bita videoludilo lanĉita de la firmao Nintendo en Nord-Ameriko, Brazilo, Eŭropo kaj Aŭstralio. En Japanio kaj Sud-Orienta Azio, la respektivaĵo estas konata kiel Super Family Computer (スーパーファミリーコンピューター - Sūpā Famirī Konpyūtā) aŭ Super Famicom (スーパーファミコン - Sūpā Famikon). En Sud-Koreio, ĝi estas konata kiel Super Comboy (슈퍼 패미컴) kaj estas disdonata per la firmao Hyundai Electronics. Ĝi estas la dua hejma videoludilo de Nintendo (post Nintendo Entertainment System), kaj unu el la plej disvastigataj en la mondo dum la unua duono de la 1990-aj jaroj. La videoludilo uzis progresan teknikon pri sonoj kaj grafikaĵoj kvankam la CPU estis relative malrapida kompare kun aliaj konsoloj de la sama tempo.

Super Nintendo Entertainment System
Disvolvo Nintendo Research & Development 2
Antaŭita de Nintendo Entertainment System
Sekvita de Nintendo 64
vdr
Nordamerika SNES (ĉirkaŭ 1991).


Japana Super Famicom.