Super Smash Bros. Melee

videoludo

Super Smash Bros. Melee estas interseria batala videoludo kreita de HAL Laboratory kaj publikigita de Nintendo por la videoludilo GameCube. Ĝi estas la dua ludo de la ludserio Super Smash Bros. Ĝi sekvas la ludon Super Smash Bros por la videoludilo Nintendo 64. Ĝi unue estis lanĉita en Japanujo en novembro 2001, kaj poste en aliaj landoj.

Super Smash Bros. Melee

Disvolvo HAL Laboratory
Eldoninto Nintendo
Direktoro Masahiro Sakurai
Produktoro Mijamoto Ŝigeru
Serio Super Smash Bros.
Platformo Nintendo GameCube
Ĝenro batala videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

En la ludo troviĝas multaj roluloj, kiuj venas de diversaj ludserioj de Nintendo kiel Super Mario Bros., The Legend of Zelda, Star Fox, kaj Pokemon. Melee enhavas ĉiujn ludeblajn rolulojn de la antaŭa ludo por Nintendo 64, sed ankaŭ aldonas novajn rolulojn el aliaj ludserioj, kiel Fire Emblem, kiu neniam aperis ekster Japanujo, kaj Melee helpis popularigi ĝin. La ludlokoj kaj la ludmanieroj de la ludo similas al tiuj, de la popularaj ludoj eldonitaj de Nintendo.[1]

La ludmaniero de Melee estas tre malkutima kompare al aliaj luktoludoj. Anstataŭ uzi linion por reprezenti restantajn vivpoentojn, Melee uzas elcentojn. Tiuj elcentoj grandiĝas kiam rolulo ricevas batojn, sed tiu nombro povas senfine grandiĝi. Granda elcento de damaĝoj ne kaŭzas la malvenkon de la rolulo, sed pli igas ĝin pli probabla.[2][3]. Melee uzas la ludmanieron, kiu estis kreita por la unua ludo de la serio, kaj aldonas al ĝi novajn ludmanierojn, rolulojn kaj ludlokojn. Pro la populareco de ĝia plurpersona ludmaniero, Melee estas multe uzata kadre de elektronikaj sportoj, kie ludantoj ludas unu kontraŭ la alia ĝis restas unu fina venkinto de la videoluda turniro.

La ludo estis tre laŭdata de videoludantoj kaj videoludaj ĵurnalistoj. Ĝi ricevis multajn premiojn kaj favorajn agnoskojn. Ĝi estis multe vendita je la oficiala lanĉo.[4][5] kaj estas la plej vendita videoludo por Nintendo GameCube, per pli ol 7 milionoj luddiskoj venditaj antaŭ la fino de marto 2008.

Ludtipo redakti

Kiel la antaŭaj ludoj de la serio, Super Smash Bros. Melee malsimilas al la kutimaj luktaj ludoj, ĉar la celo estas puŝi la aliajn rolulojn ekster la limoj de la ludloko.[6] La plimulto de la atakoj en la ludo povas doni damaĝelcentojn. Ju pli rolulo havas damaĝelcentojn, des pli ĝi estos puŝita for kiam ĝi ricevos novan atakon.[3] Tio signifas ke frapi rolulon helpas forpuŝi ĝin de la ludloko, sed ankaŭ ke tio ne estas nepre bezonata por venki ĝin. La alia rolulo povas ankaŭ simple fali de la ludloko kaj perdi vivon (ankaŭ nomata "stock" angle).[7] Malsimile al multaj luktaj ludoj kie oni povas fari specialajn atakojn uzante plurajn butononojn kune, oni povas fari la plejmulton de la atakoj de Super Smash Bros. Melee rekte per unu butono kaj unu direkto.[8]

Dum bataloj, aĵoj ligitaj al ludoj aŭ ludiloj de Nintendo povas aperi en la ludloko.[9] Tiuj aĵoj havas diversajn funkciojn kiel damaĝi aŭ resanigi rolulon.[9] Krom tio, la plejmulto de la ludlokoj temas pri ludo kiu aperis en videoludilo de Nintendo. Ofte roluloj povas interagi kun la ludloko.[1] Kvankam la ludlokoj aspektas 3-dimensie, eblas movigi la rolulojn nur laŭ 2 dimensioj. Ne ĉiuj ludlokoj estas disponeblaj de la komenco de la ludo. Multaj devas esti malkovritaj per plenumado de apartaj kondiĉoj.[1] Simile, multaj roluloj, trofeoj kaj muzikoj devas esti malŝlositaj esplorante la ludon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 . Guides: Super Smash Bros. Melee—Stages. IGN. Alirita 22a de Decembro, 2007.
  2. Bramwell, Tom. Super Smash Bros Melee//GC//Eurogamer. Eurogamer (23a de Majo 2002). Alirita 14a de Decembro 2007.
  3. 3,0 3,1 Super Smash Bros. Melee—Game Freaks 365. Game Freaks 365 (3a de Decembro, 2001). Alirita 22a de Decembro, 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-02. Alirita 2021-09-05.
  4. Smash Bros. Melee hot in Japan. IGN (29a de Novembro, 2001). Alirita 21a de Decembro, 2007.
  5. What They Play: Smash Bros. Melee for GameCube. What They Play. Arkivita el la originalo je 17a de Marto 2009. Alirita 6a de Marto 2008.
  6. . Guides: Super Smash Bros. Melee. IGN. Alirita 22a de Decembro, 2007.
  7. . Guides: Super Smash Bros. Melee—Introduction. IGN. Alirita 29a de Decembro, 2007.
  8. . Guides: Super Smash Bros. Melee—Basics. IGN. Alirita 22a de Decembro, 2007.
  9. 9,0 9,1 . Guides: Super Smash Bros. Melee—Items. IGN. Alirita 22a de Decembro, 2007.