Supera Kortumo de Usono

(Alidirektita el Supera kortumo)

La Supera Kortumo de Usono (angle Supreme Court of the United States), lokita en Vaŝingtono, estas la plej alta juĝa kaj jura instanco de Usono, la kapo de la usona justica branĉo kaj la plej alta tribunalo de la nacio. Ĝi konsistas el ĉefjuĝisto kaj ok asociitaj juĝistoj, kiujn nomumas la prezidanto kun la konsento de la plimulto de la Senato. Juĝistoj servas principe dumvive. Ĝi estas ĉefe konstitucia tribunalo, tio estas, ĝi kontrolas, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio, kaj ĝi havas la lastan juĝistan aŭtoritaton ene de Usono por interpreti kaj decidi demandojn de federacia juro. Krom la justica branĉo, kiun la Supera Kortumo kapumas, la ceteraj branĉoj de usona registaro estas la ekzekutiva branĉo kaj la leĝofara branĉo.

Supera Kortumo de Usono
emblemo
Fasado de la Konstruaĵo de la Supera Kortumo.
Fasado de la Konstruaĵo de la Supera Kortumo.
suverena kortumo • United States article III court
Komenco 1789 vd
Geografia situo 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo)38.890555555556-77.004444444444Koordinatoj: 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Situo Vaŝingtono
Supera Kortumo de Usono (District of Columbia)
Supera Kortumo de Usono (District of Columbia)
DEC
Supera Kortumo de Usono
Supera Kortumo de Usono
Lokigo de District of Columbia en Usono
Map
Supera Kortumo de Usono
Ĉefestro(j) John Roberts • William Rehnquist • Warren E. Burger • Earl Warren • Fred M. Vinson • Harlan F. Stone • Charles Evans HughesWilliam H. Taft • Edward Douglass White • Melville Fuller • Morrison Waite • Salmon P. Chase • Roger B. Taney • John Marshall • Oliver EllsworthJohn RutledgeJohn Jay vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La plej frua Supera Kortumo mankis prestiĝon kaj aŭdis malmultajn kazojn. Ĉi tiu ŝanĝiĝis kiam Ĉefjuĝisto John Marshall establis la kortumon kiel arbitracianto de la konstitucio kaj donis gravajn deklarojn sur la interrilato inter la statoj kaj federacia registaro. Hodiaŭ la Supera Kortumo estas la plej grava tribunalo de la lando, kaj decidas kazojn nacie gravajn, helpante difini la rolon de la konstitucio.

Konstruaĵo redakti

La Supera Kortumo originale ne havis propran konstruaĵon. Dum iom da tempo, ĝi kunvenis en Independence Hall en Filadelfio. Post kiam la federacia registaro transloĝiĝis al Vaŝingtono en 1801, ĝi kunvenis en la Usona Kapitolo. Ĝi restis tie ĝis 1935, kiam ĝi moviĝis en sia fina hejmo, la Konstruaĵo de la Supera Kortumo, kiu estas Usona Nacia Historia Rekonilo en Vaŝingtono.

Membroj redakti

William Taft estis la sola ĉefjuĝisto kiu ankaŭ estis prezidanto. La nuna ĉefjuĝisto estas John Roberts. Aktuale, du asociitajn juĝistojn nomumis Prezidanto Obama kaj tri nomumis Prezidanto Trump.

* Postenigo dum paŭzo, poste malaprobita de la Senato
** Plialtigita post servo kiel asociita juĝisto
*** Ankaŭ servis kiel Usona Prezidento
§ Antaŭe servis kiel asociita juĝisto
§§ Historiistoj malakordiĝas ĉu li rezignis aŭ malakceptis la komision ([1])
Mortis dum ofico
N-ro Ĉefjuĝisto Periodo Postenigita de
1 John Jay la 19-an de oktobro 1789la 29-an de junio 1795 George Washington
2 John Rutledge la 12-an de aŭgusto 1795la 15-an de decembro 1795 George Washington
William Cushing**§§ la 3-an de februaro 1796la 5-an de februaro 1796 George Washington
3 Oliver Ellsworth la 8-an de marto 1796la 15-an de decembro, 1800 George Washington
4 John Marshall la 4-an de februaro 1801la 6-an de julio 1835 John Adams (F)
5 Roger Brooke Taney la 28-an de marto 1836la 12-an de oktobro 1864 Andrew Jackson (D)
6 Salmon Portland Chase la 15-an de decembro, 1864la 7-an de majo 1873 Abraham Lincoln (R)
7 Morrison Remick Waite la 4-an de marto 1874la 23-an de marto 1888 Ulysses S. Grant (R)
8 Melville Weston Fuller la 8-an de oktobro 1888la 4-an de julio 1910 Grover Cleveland (D)
9 Edward Douglass White** la 19-an de decembro 1910la 19-an de majo 1921 William H. Taft (R)
10 William Howard Taft*** la 11-an de julio 1921la 3-an de februaro 1930 Warren G. Harding (R)
11 Charles Evans Hughes § la 24-an de februaro 1930la 30-an de junio 1941 Herbert Hoover (R)
12 Harlan Fiske Stone** la 3-an de julio 1941la 22-an de aprilo 1946 Franklin D. Roosevelt (D)
13 Frederick Moore Vinson la 24-an de junio 1946la 8-an de septembro 1953 Harry S. Truman (D)
14 Earl Warren la 5-an de oktobro 1953la 23-an de junio 1969 Dwight D. Eisenhower (R)
15 Warren Earl Burger la 23-an de junio 1969la 26-an de septembro 1986 Richard Nixon (R)
16 William Hubbs Rehnquist** la 26-an de septembro 1986la 3-an de septembro 2005 Ronald Reagan (R)
17 John Glover Roberts, Jr. la 29-an de septembro 2005 ĝis hodiaŭ George W. Bush (R)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti