Centjarulo

homo vivinta pli ol 100 jarojn
(Alidirektita el Supercentjarulo)

Centjarulo estas persono, kiu aĝas cent jarojn aŭ pli.

Supercentjarulino Ann Pouder (1807–1917) fotita je ŝia 110-a datreveno.

Centdekjarulo (aŭ cent-dek-jarulo) estas persono atinginta aĝon de 110 jaroj aŭ pli.

Nur ĉirkaŭ unu el mil centjaruloj atingas tiun aĝon (laŭ eŭropaj statistikoj), kaj nur 2% el la centdekjaruloj vivas ĝis 115.

Pretendo de ekstrema aĝo estis ofte faritaj, jam en antikvaj epokoj. Tamen nur malmultaj tiaj pretendoj pruviĝis sendube al kritika ekzameno - ekzemple: ĉu ekzistas skribita atesto pri naskiĝo? Ĉu ĝi akordas kun la atesto pri geedziĝo? aŭ kun la datenoj el popolcenso? ....

La plej aĝa homo iam vivinta estis Jeanne Calment, kiu atingis aĝon de 122 jaroj kaj 164 tagoj laŭ nerefuteblaj dokumentoj.

Ekzistas dokumentoj pri pli ol mil centdekjaruloj en historio.

Literaturo redakti

Ludwig Wegener, La arto fariĝi centjara, 1953, Esperantofako de la eldonejo Limburger Vereinsdrukerei,

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti