Supertraka kontakta lineo

(Alidirektita el Supertraka kontakta linio)

Supertraka kontakta lineo estas kontakta lineo por alkondukto de elektro al fervojaj vagonoj.

Super trako pendas drato, kiu estas konektita kun unu borno de subcentralo (por la alta tensio), la alia borno estas konektita kun reloj (kutime la elektra maso).

Kun ĝi kontaktiĝas pantografo, kiu estas muntita sur tegmento de vagonolokomotivo kaj tiel prenas elektron.

La ĉefa drato pendas sub la akcesora kablo per drataj pontetoj. La akcesora kablo pendas sub konzoloj, muntitaj sur fostoj (mastoj). Aŭ en urboj por tramoj la akcesora kablo povas pendi ankaŭ per apudaj konstruaĵoj. Ĉi tiu sistemo kun la akcesora kablo estas katenario.

Ĉe tramo la ĉefa drato ofte pendas libere inter fostoj aŭ transversaj kabloj. Tia varianto estas pli simpla sed tamen permesas rapidecon de ne multe pli ol 100 km/h.

Dum veturo la pantografo frotiĝas je la drato. Por ne ĝi triviĝi tro baldaŭ estas pli bone, se la drato tuŝas ne ĉiam la saman lokon de la pantografo. Pro tio oni iom detiras la draton flanken ĉe ĉiu fosto per flankaj detiriloj. En rektaj vojoj oni ĝin detiras laŭvice dekstren kaj maldekstren. En turnaj partoj de vojoj oni ĉie detiras la draton eksteren de la turno. Inter la fostoj kaj la drato ie nepre estas izoliloj.

Fervoja trako kun supertraka kontakta linio en Volgogrado, Rusio, 2003. De supertraka kontakta linio videblas la ĉefa drato, akcesora kablo, drataj pontetoj, izoliloj, flankaj detiriloj, konzoloj, fostoj.

Por streĉi la ĉefan draton kaj la akcesoran kablon oni uzas pezon de specialaj peziloj. La ĉefa drato kune kun la akcesora kablo estas disdividitaj je partoj de longo ĉirkaŭ 500 ... 1000 metroj. Finoj de la partoj flankiĝas de la trako kaj havas pezilojn.

Fervoja trako kun supertraka kontakta linio apud stacio Redkino en Tverja provinco, Rusio, 2002. Parto de la kontakta linio flankiĝas kaj je la sekva fosto estas peziloj.

Tie kie estas multaj paralelaj trakoj, precipe en stacioj, oni uzas solivon, kuŝantan sur du fostoj, por pendigi la kontaktan linion.

Fervoja supertraka kontakta linio apud Volgogrado, Rusio, 2003. Videblas solivo, kuŝanta sur du fostoj. Sub la solivo pendas la kontakta linio.

Kutimaj tensioj en supertraka kontakta lineo estas:

Ju pli granda estas tensio des pli granda estas povumo en okazo de la sama kurento. Kurento estas limigita per diko de la drato. Do, por kondukti pli grandan povumon per la sama drato oni devas uzi pli grandan tension.

Historie la fruaj sistemoj havis malpli grandan tension, ĉar fari tian sistemon estas pli simple kaj facile, pli novaj sistemoj havas pli grandan tension, ĉar tio ebligas kondukti pli grandan povumon kaj atingi pli altajn rapidojn.

Vidu ankaŭ redakti