Supra klaso en modernaj socioj estas la socia klaso komponita de personoj kiuj tenas la plej altan socian statuson, kutime la plej riĉaj membroj de la klasa socio, kiuj same tenas la plej grandan politikan povon.[1] Laŭ tiu vidpunkto, la supra klaso estas ĝenerale distingita pro sia enorma riĉeco kiu pasis el generacio al generacio.[2] Antaŭ la 20-a jarcento, la emfazo estis en aristokratio, kiu baziĝis sur generacioj de heredata nobela statuso, kaj ne nepre sur reala riĉo.[3] Tiaj konsideroj ankoraŭ survivas en kelkaj malprogresaj socioj, ekzemple en monarkioj, Hispanio, Maroko, ktp. Tamen plej ofte eĉ en tiaj socioj la tradiciaj altklasuloj posedas ankaŭ realajn ekonomian kaj politikan povojn.

Portreto de la familio Fagoga Arozqueta, ĉirkaŭ 1730. Nekonata pentristo. Tiu familio ekzemple estis parto de supra klaso en Meksikurbo, Nova Hispanio.

Ĉar la supraj klasoj de socio povas jam ne plu regi la socion en kiu oni vivas, ili estas ofte referencataj kiel malnovaj supraj klasoj, kaj ili estas ofte kulture distingitaj el la novaj riĉaj mezaj klasoj kiuj tendencas domini la publikan vivon en la modernaj sociaj demokratioj. Laŭ tiu laste menciita vidpunkto tenita de la tradiciaj supraj klasoj, neniu kvanto de individua riĉo aŭ famo estos sufiĉa por ke persono el nedistingita devenfono estos membro de supra klaso, ĉar oni devas naskiĝi en difinita familio de tiu klaso kaj edukiĝi en partikulara maniero por kompreni kaj kunhavi valorojn, tradiciojn, kaj kulturajn normojn de supraj klasoj.

La modernaj socioj disponas de diversaj sociaj mekanismoj per kiuj el ekonomia kaj politika vidpunktoj, la individuoj povas rimarkinde plialtiĝi aŭ malaltiĝi, pro kio la aparteno al supozata supra klaso esta tre efemera. La demokratia sistemo de balotadoj povas tuj aperigi kaj malaperigi la politikajn povojn kaj de unuopuloj kaj de tutaj sektoroj. Simile estas multaj oportunoj per kiuj normaluloj povas tuj ascendi al kategorio de gravulo, kaj tiel disponi de la povo necesa por esti konsiderata ano de supra klaso, sen konsideri la iamajn necesan kulturan kaj formadan edukadojn, ekzemple ĉe kantistoj, muzikistoj, aktoroj, altnivelaj sportistoj ktp.

La esprimo "Supra klaso" estas ofte uzata en kongruo kun terminoj kiel supra meza klaso, meza klaso, kaj laborista klaso kiel parto de modelo de socia tavoligo.

Notoj redakti

  1. Bartels, Larry (8a de Aprilo 2014). "Rich people rule!". Arkivita el la originalo en 17a de Aprilo 2016. Alirita la 20an de Marto 2021 – tra www.washingtonpost.com.
  2. Akhbar-Williams, Tahira (2010). "Class Structure". En Smith, Jessie C. (eld.). Encyclopedia of African American Popular Culture, Volume 1. ABC-CLIO. p. 322. ISBN 978-0-313-35796-1. Arkivita el la originalo en 21a de Novembro 2015. Alirita la 20an de Marto 2021
  3. Gregory Mantsios (2010). "Class in America – 2009". En Rothenberg, Paula S. (eld.). Race, class, and gender in the United States: an integrated study (8th ed.). New York: Worth Publishers. p. 179. ISBN 978-1-4292-1788-0.

Bibliografio redakti

  • Allan G. Johnson, ed. (2000). "Upper class". The Blackwell Dictionary of Sociology: A User's Guide to Sociological Language (2a eld.). Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-21681-0.
  • Hartmann, Michael (2007). The Sociology of Elites. Routledge Studies in Social and Political Thought. 50. Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-41197-4.
  • King, Victor T. (2008). The Sociology of Southeast Asia: Transformations in a Developing Region. NIAS Press. ISBN 978-87-91114-60-1.
  • McKibbin, Ross.(2000) Classes and Cultures: England 1918-1951 (2000) pp 1–43.
  • Baraka, Magda. (1998). The Egyptian upper class between revolutions, 1919-1952. ISBS.
  • Scott, John. (1982). The upper classes: Property and privilege in Britain Macmillan Pub Ltd.