Supragermanaj dialektoj

(Alidirektita el Supragermana dialektaro)

La supragermanaj dialektoj - germane Oberdeutsche Dialekte - estas grupo de dialektoj de la germana lingvo en la sudo de la teritorio de Germanlingvio. Al la grupo apartenas la dialektoj de la frankona lingvo, parolata ne nur en la nordo de la federacia lando Bavario, krome tiuj de la bavara lingvo parolataj en la plejparto de Bavario, la plejparto de Aŭstrio kaj la regiono Sudtirolo kaj iuj pliaj regionetoj en norda Italio, kaj la variaĵoj de la alemana lingvo, parolataj en la germana federacia lando Baden-Virtembergo kaj la pleja oriento de Bavario, la aŭstra plej okcidenta federacia lando Vorarlberg, la germanlingva parto de Svislando (vidu la apartan artikolon pri la svisgermana lingvo kaj en la regiono Alzaco de okcidenta Francio. Krome al la grupo de supragermanaj dialektoj teorie apartenas la formortinta langobarda lingvo.

nuntempa teritorio de la supragermanaj dialektoj: ruĝe la frankonaj dialektoj, blue la dialektoj de la bavara lingvo, verde tiuj de la alemana lingvo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti