Supratona harmoniko

Supratona harmoniko oder supratona melodiko estas en la muziko speco de harmoniscienco.

En supratona harmoniko la gamoj ne orientiĝas je matematike kondiĉitaj skaloj kiel plen- aŭ duontonoj, sed je la suprotonoj de baztono. Melodioj kaj akordoj sekvas relative rigidan skemon.

Supratona skemo redakti

Suprotonoj estas tonoj, kiuj kunsonas je la ludado de baza tono. Ili oblas la frekvencon de baza tono. Jen la plej gravaj supraj tonoj de baza tono:

  1. Baza tono – ekz.: C
  2. Oktavo (duobla frekvenco) - ekz: c
  3. Kvinto (triobla frekvenco) - ekz: g
  4. Kvarto (kvarobla frekvenco) - ekz: c'
  5. Granda tercio (kvinobla frekvenco) - ekz: e'
  6. Malgranda tercio (sesobla frekvenco) - ekz: g'
  7. Malgranda tercio (sepobla frekvenco) - ekz: b' (vd. malsupren)
  8. Granda sekundo (okobla frekvenco) - ekz: c''

je kio ĉiu intervalo superas la antaŭan supratonon. Tiel la tria supra tono situas du oktavojn super la baza tono. La sepa suprotono situas iomete malsupre de la „pura” malgranda tercio. Tial oni nomas la septimon inter la 4-a kaj 7-a suprotono ankaŭ naturseptimo male al la t.n. pura septimo (vd. tamen pri tio ankaŭ : bontemperata agordo).

Supratona harmoniko plejofte uzas nur la ĉi tie listigitajn suprotonojn. Foje oni kombinas la suprantonan harmonikon kun kvintonismo, kiel ekz. en andolanda muziko .

Disvastiĝo redakti

Supratona harmoniko estas disvastiĝinta precipe en tradiciaj muzikstiloj de Azio kaj Sudameriko. Apartan signifon ĝi havas en la tradicia muziko de la andaj landoj, kiuj nur post la alveno de la hispanoj en la 15-a jarcento alprenis la diatonismon.

Vidu ankaŭ redakti

Suprotono, Agordoj (muziko), Cendo (muziko), Kromata gamo, Pura agordo, bontemperata agordo, Egalŝtupa agordo