Surendranagar-Dudreĝ

Surendranagar-Dudreĝ, laŭ guĝarata lingvo સુરેન્દ્રનગર દૂધરેજ estas kuntirita urbego kaj municipo en okcidenta Barato, meze de subŝtato Guĝarato, en distrikto de Surendranagar, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego konsistas el iam apartaj Surendranagar kaj Dudreĝ, kiuj jam kontaktiĝas.

Surendranagar-Dudreĝ
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 363001
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 44′ N, 71° 38′ O (mapo)22.72571.633333333333Koordinatoj: 22° 44′ N, 71° 38′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Surendranagar-Dudreĝ (Guĝarato)
Surendranagar-Dudreĝ (Guĝarato)
DEC
Surendranagar-Dudreĝ
Surendranagar-Dudreĝ
Situo de Surendranagar-Dudreĝ
Surendranagar-Dudreĝ (Barato)
Surendranagar-Dudreĝ (Barato)
DEC
Surendranagar-Dudreĝ
Surendranagar-Dudreĝ
Situo de Surendranagar-Dudreĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Surendranagar [+]
vdr
Altlernejo en Surendranagar-Dudreĝ

Demografio redakti

Surendranagar-Dudreĝ havis populacion de 298 692 en 2021 kun legopovo de 71%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Surendranagar-Dudreĝ situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero en alteco 98 m. Botad troviĝas 63, Morbi 83, Ĝasdan 89, Raĝkot 100, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 103, Ĥambat 112, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 117, Nadiad 125, Vadodara 166, Mumbajo 437, tutlanda ĉefurbo Delhio 862, Kolkato 1716 kilometrojn (aere) [1].

 
Preĝejo en Surendranagar-Dudreĝ

Ekonomio redakti

En Surendranagar-Dudreĝ la ĉefaj industriaj produktaĵoj estas vitroj, medikamentoj, plastoj, kemiaĵoj, ceramikaĵoj, dum la ĉefa agrikultura produktaĵo estas kotonoj.

Lingvoj redakti

En Surendranagar-Dudreĝ la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.

Religioj redakti

En Surendranagar-Dudreĝ plejparto de la populacio estas hinduoj (preskaŭ 77%), krome muslimoj (14%), ĝainistoj (8,5%), kaj iomete aliaj.

Eduko redakti

Surendranagar-Dudreĝ havas plurajn altlernejojn.

Klimato redakti

Surendranagar-Dudreĝ jare pluvas ĉirkaŭ 600 mm. Inter junio kaj septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 20-34 °C.

Trafiko redakti

Surendranagar-Dudreĝ estas signifa trafika nodo. Al la urbego kuras kvar fervojaj linioj, krome kvin ĉefvojoj kaj unu flankovojo. Pluraj pontoj helpas la trafikon.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans