Surglaciaj stacioj

Surglaciaj stacioj estas scienc-esploraj stacioj, organizataj por longa (ofte 2-3 jarojn) esplorado sur la dika glacio en profundaj partoj de la Arkta oceano. Sovetiaj (kaj nun rusiaj) surglaciaj stacioj kutime havas nomon „Norda poluso“ kun la orda numero. La stacioj esploras tutjare pri oceanologio, hidroĥemio, hidrofiziko, aerologio, geofiziko (esploroj pri ionosfero kaj magnetismo de la Tero), fiziko kaj dinamiko de la nordaj glacioj. Dum la jaro averaĝa stacio faras 600 mezurojn de la oceana profundeco, 600 elsendojn de radiosondiloj, 1200 mezuroj de temperaturo kaj prenoj de la mara akvo por ĥemia esplorado. Okazas ankaŭ aliaj mezuradoj kaj analizoj.

Moderna surglacia stacio estas loĝloko kun kelkaj dometoj: loĝejo de la esplorantoj, apartaj dometoj por la aparataro ktp. Kutime stacio finas sian laboron per atingo de la Grenlanda trapasejo. Foje oni evakuas stacion antaŭtempe, se aperas risko de detruiĝo de la glacio, sur kiu ĝi staras.

Normale en stacio „Norda poluso“ loĝas samtempe ĉ. 15 personoj. Dum la tuta historio de la esplorado surglacian flosadon travivis pli ol okcent personoj.

La unua surglacia stacio de la serio „Norda poluso“ nome Norda Poluso-1 ekfunkciis la 6-an de junio 1937 20 kilometrojn for de la Norda poluso. La ekspedicio daŭris 274 tagojn, dum kiuj la glacio moviĝis je pli ol 2 mil kilometroj. Glacirompiloj „Tajmir“ kaj „Murman“ deprenis la kvaropon de la stacianoj la 19-an de februaro 1938 ĉe la bordo de Grenlando.

La sekva stacio — „Norda poluso 2“ — komencis sian laboron nur la 1-an de aprilo 1951. Alia longa interrompo en la esploroj estis post la jaro 1991, kiam finiĝis laboro de „Norda poluso 31“. La nova rusia ŝtato, post la disfalo de Sovetunio, ne povis zorgi pri la arktikaj esploroj ĝis kiam en aprilo 2003 ekfunkciis stacio „Norda poluso 32“.

La lasta ekspedicio de la serio estis „Norda poluso 35“, kiu finis sian laboron la 22-an de julio 2008 post 2422 kilometroj da surglacia vojo. La nova stacio (la 36-a) ekfunkciis la 7-an de septembro 2008[1]; en ĝi konstante loĝas 18 esplorantoj[2].

Bazo Barneo (en rusa Лагерь Барнео) estas privata rusa portempa glacibazo establita ĉiujare ekde 2002 sur driva glacio relative proksime al la Norda Poluso.

Referencoj redakti

  1. Pri ekfunkcio de la Norda poluso 36
  2. Konsisto de la ekspedicio. Arkivita el la originalo je 2011-01-03. Alirita 2008-10-01.