Surtr

nordĝermana fajrogiganto

En la nordĝermana mitologio, Surtr (en la norena "nigra" aŭ "la malhelhaŭta", islande Surtur, en iuj ĝermanaj lingvoj simpligata al la formo Surt) estas jötun, specifa mitologia estaĵo. Surtr estas temo en la Poezia Edda, kompilita en la 13-a jarcento el pli fruaj tradiciaj fontoj, kaj en la Proza Edda, skribita en la 13-a jarcento fare de Snorri Sturluson. En ambaŭ fontoj, estas aŭguroj ke Surtr estos grava figuro dum la okazaĵoj de la mitologia mondopereo nomata Ragnarök; portante sian brilan glavon li iros milite kontraŭ la azoj (Æsir), li faros militon kontraŭ la ĉefa dio Frejo (Freyr), kaj poste la flamoj kiujn li elirigas englutos la Teron.

Surtr
nord-ĝermana mitologia personaĵo • nord-ĝermanaj fajrogigantoj
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Eble sama Muspell • Śuri
Sekso vira
Specio jötun (giganto)
Posedaĵo Surtalogi
Kunulo Sinmara
vdr

En la libro Proza Edda doniĝas aldonaj informoj pri Surtr, ekzemple ke li estas postenigita gardanta la limon de la fajra sfero Muspelheim, ke li kondukos "la filojn de Muspelheim" al la mondofina batalo Ragnarök, kaj ke li venkos la dion Frejo. Surtr estis celo de loknomoj kaj artaj bildigoj, kaj sciencaj teorioj estis proponitaj ĉirkaŭ eroj de la priskriboj pri li kaj iliaj eblaj originoj.