Malfermi la ĉefan menuon

Susanne von Klettenberg

Susanne Katharina von KLETTENBERG (naskiĝinta la 19-an de decembro 1723 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta samloke la 13-an de decembro 1774) estis germana konventino kaj religia verkistino.

Susanne von Klettenberg
Susanne von Klettenberg.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1723 (1723-12-19)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 16-an de decembro 1774 (1774-12-16) (50-jara)
en Frankfurto ĉe Majno
Profesio
Profesio poeto • verkistofilozofoartisto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Susanne von Klettenberg naskiĝis filino de la medicisto kaj konsiliano urba Remigius Seiffart von Klettenberg. Ekde 1751 ŝin influis Friedrich Karl von Moser per la fundamenta idearo de Nikolaus Ludwig von Zinzendorf kaj de ties intertempa disĉiplo Friedrich Christoph Steinhofer; estante kritikema ŝi tamen aniĝis al la Unuiĝo de fratoj.[1]

Susanne Katharina estis bofratino de Catharina Elisabeth Goethe, la patrino de la geniulo kaj vera amikino. Malsaniĝinte ŝi helpis la junan Goeton en 1768/69 dum ties resaniĝo en Frankfurto post la en julio 1768 en Lepsiko suferita malsano. Goeto ja ege impresitis de ŝia toleremo kaj malferma religieco tiom ke li enplektis tion en la verkon Wilhelm Meisters Lehrjahre en la alineo Bekenntnisse einer schönen Seele. Kun ŝi li studis verkojn de alkemio, kiuj ade fascinis Susanne von Klettenberg (ŝi estis la nevino de la alkemia ĉarlatano Johann Hektor von Klettenberg).[2][3] En la prezento goeta oni informiĝas ankaŭ pri ŝia fianĉineco inter 1743 kaj 1747 kun la malreligiemulo Johann Daniel von Olenschlager.[4] La kaj piega kaj klerega virino estis damo konventa de la frankfurta Katarino-konvento.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Der Christ und die Freundschaft, 1754
  • Neue Lieder von Fräulein von Klettenberg, 1756
  • Die schöne Seele. Bekenntnisse, Schriften und Briefe der Susanne Katharina von Klettenberg, eldonis Heinrich Funck, 1911

LiteraturoRedakti

  • Lüders, Detlev, "Klettenberg, Susanna Katharina von" en: Neue Deutsche Biographie 12 (1979), p. 54 interrete tie chi
  • Johann Wolfgang von Goethe: Wilhelm Meisters Lehrjahre. Herausgegeben von Wilhelm Voßkamp und Waltraud Wiethölter unter Mitarbeit von Christoph Brecht (mit Kommentaren sowie biographischen Angaben zu Susanne von Klettenberg). Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1998.
  • Jette Anders: 33 Alchemistinnen. Die verborgene Seite einer alten Wissenschaft. Vergangenheitsverlag, Berlin 2016, ISBN 978-3-86408-204-7.

NotojRedakti

  1. Gravis tiukontekste ankaŭ ŝia frankfurta animzorganto Johann Philipp Fresenius, kiu en ŝanceliĝo inter sobreco de la virtemberga pietisto Johann Albrecht Bengel kaj la revulo Zinzendorf preferis Bengel-on. Ankaŭ la verkaro de Steinhofer incitis al intelekta okupiĝo; Steinhofer longe kunvivinte kun Zinzendorf pli kaj pli iĝis ekde 1748 bengel-ano. Komparu ankaŭ Reinhard Breymayer: Friedrich Christoph Steinhofer. Ein pietistischer Theologe zwischen Oetinger, Zinzendorf und Goethe. Heck, Dußlingen 2012, p. 24–31.
  2. Karin Figala Johann Wolfgang von Goethe, ĉe: Claŭs Priesner, Karin Figala: Alĉemie. Lexikon einer hermetischen Wissenschaft. Beck, Münĉen 1998, p. 155.
  3. Jette Anders: 33 Alchemistinnen. Vergangenheitsverlag, Berlin 2016, p. 137ss.
  4. Kp. Reinhard Breymayer: Prälat Oetingers Neffe, p. 20, 29, 66, 85–87, 95–97, 101, 109.