Sutton Hoo, proksime al Woodbridge, Suffolk, estas loko de 7-a-jarcenta anglosaksa (kun)ŝipa entombigo, malkovrita en 1939 kaj kiu entenis riĉaĵon de trovitaĵoj. Sutton Hoo estas la plej grava arkelogia loko pri la frua mezepoko, ĉar ĝi prilumas periodon de la angla historio, kiu estas apenaŭ dokumentita.

Sutton Hoo
arkeologia lokovidindaĵo [+]
Koordinatoj52° 5′ 23″ N, 1° 20′ 20″ O (mapo)52.08981.33882Koordinatoj: 52° 5′ 23″ N, 1° 20′ 20″ O (mapo)

Sutton Hoo (Britio)
Sutton Hoo (Britio)
DEC

Map
Sutton Hoo

Vikimedia Komunejo:  Sutton Hoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ceremonia kasko eltrovita ĉe Sutton Hoo

Sutton Hoo redakti

 

Sutton Hoo estas alta krutaĵo sur la maldekstra bordo de rivero Deben, ĉ. 7 mejlojn de la maro. Oni malkovris entombigajn altaĵojn tie, kaj jam prirabis ilin ekde 1601. Oni priserĉis la areon per modernaj arkeologiaj ekzamenaj metodoj en 1938 kaj en 1939 kaj oni malkovris la ŝipan entombigon de Sutton Hoo. Pli postaj elfosaĵoj okazis fine de la 1960-aj jaroj kaj inter 1986 kaj 1992.

Kvankam multaj holmaj tombejoj troveblas tie, Sutton Hoo specife rilatas al ŝipa entombigejo ĉe holmo 1. Holmo 1 estas kreita el pli ol 20 tombejoj,el kiuj plimulto ne estas ekzamenita per modernaj metodoj. Oni povas ankaŭ trovi pliajn holmajn tombejon en la ĉirkaŭo, el kiuj kelkaj estas prirabitaj.

Sutton Hoo estas datumita al ĉ. 625 p. K. per oraj moneroj trovitaj en la trezoro. La ŝipo longas 90 futojn kun la malferma ferdeko kaj tombeja ĉambro, konstruita en interferdeko kaj kiu povintus enteni 40 remistojn. Ĝi ne entenis funkcian kilon kaj tio kaŭzis la debaton, ĉu ĝi estis vera velŝipo aŭ estis konstruita nur por la entombigo.

La valoraĵoj de Sutton Hoo estas tre ampleksaj kaj nun troveblaj en la British Museum (Brita Muzeo). La trovitaĵoj: personaj ornamaĵoj el oro kaj arĝento kiel emajla ora grenato ŝultra agrafo, granda ora buko, kaj monuja kovrilo; bataliloj kiel tre dekorative kaj mondfama parada kasko, ĉena kiraso, ses diversaj lancoj, glavo, ŝildo kaj hakil-martelo kun fera tenilo; arĝentaj pelvoj, arĝentaj pladoj faritaj en Bizanca imperio; barda liro; ĉedomaj aĵoj kiel kaldrono kun pendiga ĉeno, longanta 11 plandojn; restaĵoj de diversaj teksaĵoj; mistere skulptita akriga ŝtono (ŝlifŝtono) dekorative muntite en bronzon.

Unu arĝenta plado havas la stampon, datumitan al rego de Bizanca imperiestro Anastasius la 1-a (regis inter 491-518). Aliaj arĝentaĵoj kaj bronzaĵoj venis el la Mediteraneo el preskaŭ sama tempo. Tri "pendantaj pelvoj" havas keltan originon. Kelkaj objektoj montras al kristanismo: du arĝentaj kuleroj havas surskribon de Saulos kaj Paulos per grekaj literoj.

Analizo redakti

Kvankam oni ne trovis homajn restaĵojn, oni favoras por loĝanto de la tombejo la reĝon Raedwald de Orienta Anglio, kiu mortis en tempo de la ŝipa entombigo. Sutton Hoo situas proksime al la reĝ centro de la aŭtoritato ĉe Rendlesham (4 mejloj nordoriente) indikas la kontaktojn inter Sutton Hoo kaj reĝa korto de orienta Anglio. La nombro kaj valoro de la trovita trezoro montras al "dismondajn rilatojn" de la posedinto kaj konvenas al reĝa tombejo.

Sutton Hoo estas unu el la malmultaj holmaj tombejoj en Britio. La tombejo, kasko kaj ŝildo montras similaĵojn al svedaj tombejoj de Vendel kaj Valsgärde kaj sugestas striktajn rilatojn inter la reĝaj familioj.

Heredo redakti

La trezoro de Sutton Hoo estas donaco al la angla popolo fare de Edith May Pretty, la posedanto de la areo, kie oni trovis la trezoron.

Bibliografio redakti

  • Farrell, R.T., 1972. Beowulf, Swedes and Geats. Part 3. London.
  • Newton, S., 1993. The Origins of Beowulf and the Pre-Viking Kingdom of East Anglia. Cambridge.

Eksteraj ligiloj redakti