Suvo, en aliaj lingvoj Suva estas ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo de Fiĝioj.

Panoramo de Suvo
Situo de Suvo en la mapo

SituoRedakti

La ĉefurbo troviĝas sur deklivoj, laŭborde de la plej granda insulo Viti Levu de Fiĝioj.

HistorioRedakti

Dum la historio la loko estis vilaĝo de fiŝistoj. La anglaj koloniistoj fondis tie la urbon en 1882. La urbo formiĝis laŭ gusto de angloj. La marbordo estas konvena por internacia haveno. La flughaveno troviĝas ĉe alia flanko de la insulo.

La urboRedakti

La longa, sed mallarĝa golfo Nubukalou distranĉas la urbon. Inter ambaŭ partoj troviĝas pontoj.

Akso de la urbo estas avenuo Victoria Parade, kie viciĝas hoteloj, bankoj, poŝtoficejo, urbodomo. Apude troviĝas parko Albert, kie viciĝas diversaj sportejoj.

VidindaĵojRedakti

Muzeo