Suzanne Carrell

usona edukistino

Suzanne CARRELL (naskiĝis la 6-an de marto 1923; mortis la 21-an de aprilo 2019) estis usona emerita edukistino kaj ricevinto de la francaj Palmordeno, de la nacia Ordeno de Merito, kaj de la Honora Legio. Ŝi kunfondis la Alliance Française kaj estis grava membro de la Kongreso de Franca Kulturo en Florido ĉe Orlando[1],[2],[3].

Suzanne Carrell
Persona informo
Naskonomo Suzanne Jeanne Tarbouriech
Naskiĝo 6-a de marto 1923
en Francio Albi, Tarn, Francio
Morto 21-a de aprilo 2019
en Usono Sankta Aŭgusteno, Florido, Usono
Nacieco Franca
Ŝtataneco Francio
Klereco la franca tiel fremda lingvo
Alma mater Universitato de Alĝero
Okupo
Okupo edukisto, kultura ambasadoro
Titolo Kavaliro de la Palmordeno de Francio
Kavaliro de la Honora Legio
Kavaliro de la nacia Ordeno de Merito
Periodo 1954 - 2019
Estraro Alliance Française
Kongreso de Franca Kulturo en Florido
vdr

Edukado redakti

Post kiam la Dua mondmilito, Carrell lerniĝis ĉe la Universitato de Alĝero, el kie ŝi obtenos Magistrodiplomon en fremdaj lingvoj kaj homa scienco. En 1954, ŝi iĝis instruisto ĉe la Universitato de Ĵaksonvilo iam post sia translokigo tien kun sia edzo Herbert A. Carrell, Jr., kiu estis kapitano en la usona armeo[4].

Kariero redakti

En 1961, Carrell kunfondis lokan departementon de la Alliance Française ĉe Ĵaksonvilo[2],[5]. La venonta jaro, ŝi tiam faciligis la translokigon de la Kongreso de Franca Kulturo en Florido ĉe la Universitato de Ĵaksonvilo, kie la academia asocio restos dum kelkaj jaroj[6]. Carrell daŭrigis siajn verkojn ĝis la universitato pligrandiĝis; ĉi tial, ŝi estis asignita sian propran departementon de la franca lingvo, kiu nomas "French as a Foreign Language" (esperante la franca tiel fremda lingvo)[2],[4].

Dum ĉiam da ĝia daŭro, de 1980 al 1986, Carrell promociis multe la ĝemelurban ligilon inter Ĵaksonvilo kaj Nanto[1]. Ekde la komenco de tiu promocio, kun subvencioj de la franca registaro, la bourse Suzanne Carrell estas proponata al studentoj kiu ĉeestas la Kongreson de Franca Kulturo. La stipendio permesas al meritaj studentoj someron de lernado en Francio[5].

Post kiam ŝi emiritiĝis en 1989[2], Carrell restis tiel membro de ĉiuj siaj asocioj kaj daŭrigis esti laŭdata pro sia kontribuo al la refortigo de kulturaj ligiloj inter Usono kaj Francio.

Premioj kaj titoloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 France-Amérique (26 septembro 2012). Suzanne Carrell, une figure emblématique de la culture française en Floride (france). Arkivita el la originalo je 2019-01-15. Alirita 17 januaro 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Levins, Clayton. 57-year career devoted to French language and culture (angle). Consulat Général de France à Miami (19 septembro 2012). Alirita 17a de januaro 2019.
  3. The Florida Times Union (5 majo 2019). Suzanne Carrell Obituary - St. Augustine, FL (angle). Legacy.com. Alirita 29a de novembro 2019.
  4. 4,0 4,1 4,2 Levins, Clayton. Consul General of France to visit Jacksonville Sept. 23, award National Order of Merit to former JU Professor Suzanne Carrell (angle). Universitato de Ĵaksonvilo (14a de septembro 2012). Alirita 17a de januaro 2019.
  5. 5,0 5,1 5,2 Retired Professor Honored by French Legion of Honor (angle). Universitato de Ĵaksonvilo (4 septembro 2002). Arkivita el la originalo je 2006-09-03. Alirita 17 januaro 2019.
  6. 6,0 6,1 Congrès de la Culture Française en Floride, Inc. About (angle). Weebly (2019). Alirita 17 januaro 2019.
  7. Levins, Clayton. Consul General of France to award National Order of Merit to former JU Prof. Suzanne Carrell (angle). First Coast News (Arlington News) (14a de septembro 2012). Alirita 18a de januaro 2019.[rompita ligilo]