Suzuri-bako ("Skribilo-skatolo") estas speco de Japana skatolo por skribiloj. La skatoloj estas tradicie farata el lakita ligno, kaj estas uzataj por enteni skribilojn.[1] Historie, la skatoloj ligiĝis kun skribadarto, kaj pro tio oni faris ilin el alt-kvalitaj materialoj desegnitaj por konservi porcelanajn inko-ŝtonojn (suzuri) de damaĝiĝo.[2]

18-jarcenta Suzuri-bako, kiu surhavas bildon, kiu montras silvion en prunarbo. Lakita ligno kun oro kaj arĝento.

Historio redakti

La unua Suzuri-bakoj elvolviĝis en 9-jarcenta Japanio.[2] Je tiu tempo, skribadarto estis nedisigebla parto de Japana societo. Por produkti alt-kvalitan kaligrafian skribon, skribanto bezonis precizajn ilojn. La plej grava el tiuj ĉi iloj estis la inko-ŝtono, kiu estis necesa por teni la inkon kaj transdoni ĝin al la broŝo de la skribanto. [2] Solidaj inkoj, akvujetoj, kaj malgranda tranĉilo ankaŭ estis partoj de artskribista ilaro.[2] Suzuri-bako kreiĝis por certigi, ke la diversaj iloj, kiujn skribisto bezonis, estis taŭge organizataj kaj protektataj.[1] Pro la nesolvebleco de la rezin-baza lako, la enhavoj de la skribilujo pli malpli protektiĝis de malsekeco.[3] En la interno de la kvadrataj aŭ rektangulaj skatojloj estis pluraj diversaj ujoj kaj teniloj, la aranĝo de kiuj ŝanĝiĝis depende de la epoko.[2] Fruaj skatoloj estis sufiĉe grandaj por enteni kaj la skribilojn kaj paperojn, sed postaj skatoloj nur entenis la ilojn. Dua speco de skatolo, la ryōshibako, uziĝis dum postaj epokoj por enteni la pretigitajn paperojn.[2]

Suzuri-bako daŭre pli-ornamiĝis, kiel Japanio progresis tra pluraj epokoj. Dum fru-epokaj skatoloj ofte ornamiĝas per solida ruĝa lako; pli modernaj skatoloj ornamiĝis multstile.[2] Ek de la Muromaĉia epoko, pluraj skribil-skatoloj ornamiĝis per imagoj el la elstaraj verkoj de Japana literaturo.[2] Kodaj-Templo en Kjoto ligiĝis kun stilo de Suzuri-baka ornamo, kiu montris nesimetrajn desegnojn kaj aŭtunajn herbojn. Rilate al lakaĵo, nigro, bruno, kaj oro estas la plej oftaj koloroj vidataj ĉe pli modernaj Suzuri-bakoj. Dum la Edo epoko, pluraj dotoj enhavis Suzuri-bakon.[2] Teknologiaj progresoj kaj fabrikaj procesoj dum la Mejĝi epoko rezultis en la disvolviĝo de nombro de novaj skatolo-formoj kaj grandoj.[2] La metio malpli populariĝis post la grandskala anstataŭigo de la skribadarto; tamen la skatoloj ankoraŭ produktiĝas malgrandnombre.

Galerio redakti

References redakti

  1. 1,0 1,1 "Writing box (suzuribako)", Asian Art Museum | Education. Kontrolita 2017-11-15.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Bincsik, Monika. Japanese Writing Boxes | Essay | Heilbrunn Timeline of Art History | The Metropolitan Museum of Art (angle). The Met’s Heilbrunn Timeline of Art History. Alirita 2017-11-15.
  3. Cassal, U. (1959). Japanese Art lacquers. Monumenta Nipponica,15(1/2), 1–11. doi:10.2307/2382829