Svami Kaleŝvar (naskiĝis la 8-an de januaro 1973, mortis la 15-an de marto 2012 en Bengaluro) – barata svami, spirita majstro. Konsiderata miraklo-faranto kaj sanktulo. Li gvidis aŝramon en urbo Penukonda en la subŝtato Andhra-Pradeŝo en Barato.

Vivo redakti

Svami Kaleŝvar naskiĝis en urbo Madhavaram, (distrikto Cuddapah), en Andhra-Pradeŝo, en hinduista familio. Liaj adeptoj diras pri tio, kiel de lia infaneco okazis apud li mirakloj kiel revelacioj de la diino Sarasvatio.

Kiam estis junulo aperis al li Sai Baba de Shirdi kaj komencis transdoni spiritajn sciencojn. De tiu tempo Kaleŝvar komecis praktiki sadhanon iĝante adoranto de Sai Baba.

Iom poste komencis vojaĝi tra la mondo kaj instrui spiritan scion. Li fondis aŝramon en la urbo Penukonda.

Instruoj redakti

Svami Kaleŝvar instruis pri egaleco de ĉiuj religioj, kastoj kaj nacioj. Krome li kontraŭstaris al hipokriteco en spirita instruado.

Verkoj redakti

  • Victory Through Vaastu – Transforming Your Life Through the Ancient Science of Vedic Architecture
  • Teachings of Sri Sai Kaleshwara Swami of Penukonda
  • Gifts of Shirdi Sai Baba

Bibliografio redakti