Ĉiuj svazioj estas afrika etno bantua, kiu apartenas al la subgrupo de la ngunoj. Ili vivas en suda Afriko

Svazioj
etnoloĝantaro
Suma populacio
1900000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
svazia lingvoafrikansa lingvoangla lingvoportugala lingvo
Religio
kristanismo
vdr
Svazia danca kaj kultura vilaĝa amuzo

Historio redakti

En la 19-a jarcento la svazioj subiĝis al pli kaj pli forta premo de la enmigrantaj eŭropanoj. Dum inter la najbaraj zuluoj la premo el ekstere kaŭzis internajn rivalecojn, ĉe la svazioj videblis mala evoluo. La ekstera minaco ekestigis reton de densaj ligoj inter la unuopaj tribestrolandoj kaj fine de la 1840-aj jaroj eĉ reĝolandon, kiu fortigis la pozicion de la svazioj. Ili povis konsiderinde pligrandigi sian tradician teritorion inter 1856 kaj 1865. Unu jaron poste ili per kontrakto kun la buroj ordigis la detalojn de la limo inter la bura Transvalo kaj la lando de la svazioj, kiu ĝenerale konatiĝis sub la nomo Svazilando.

La paco daŭris du jarojn. En 1868 la ekspansiantaj britoj aneksis Svazilandon. La svazioj iĝis nun pli kaj pli vehemente premataj unuflanke per invadantaj orserĉantoj kaj aliflanke per la milita potenco de la britoj. Sed en la Pretoria Convention (Konvencio de Pretorio) en 1881 la britoj agnoskis la sendependecon de Svazilando. Kvar jarojn poste jam la britoj denove turnis la dorson al tiu pacopolitiko, ili provis akiri pli da kontrolo pri tiu regiono. La rezulto estis la detronigo de la svazia reĝo per la britoj. En 1895 Svazilando fariĝis protektorato de la de Grandbritio kontrolita Sudafrika Respubliko. La potenco leĝdona, jurisdikcia kaj administra tiamaniere transiris al la britoj.

KaNgwane estis bantustano en Sudafriko, kreita de la registaro de apartismo kiel duon-sendependa hejmlando por la Svazioj.