Sveda Imperio

vikimedia kategorio

La termino Sveda Imperio (svede stormaktstiden, "la grandpotenca tempo") rilatas al la Regno de Svedio kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono Baltio dum la 17-a kaj fruaj 18-a jarcentoj, tempo kiam Svedio estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de Gustavo Adolfo, kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la Granda Nordia Milito.

Sveda Imperio
1611 – 1721

historia lando • imperio
Geografio
la Sveda Imperio dum la pinto de sia potenco en 1658, sen la svedaj transmaraj kolonioj
la Sveda Imperio dum la pinto de sia potenco en 1658, sen la svedaj transmaraj kolonioj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Post la morto de Gustavo Adolfo en 1632, la imperio estis, tra longaj periodoj, kontrolita fare de la alta nobelaro, plej elstare la familio Oxenstierna, kiuj agis kiel gvidinstruistoj por malgrandaj regantoj. La interesoj de la alta nobelaro kontrastis kun la "unuformeca politiko" (tio estas la konfirmo de la tradicia egaleco en statuso de la sveda biendomoj favorataj de la reĝoj kaj la kamparanaro). En teritorioj akiritaj dum la periodoj de fakta nobela regado, servuteco tie ne estis aboliciita, kaj ekzistis ankaŭ tendenco starigi respektivajn bienojn en la svedia kernlando. La "Granda Redukto" de 1680 (granda redukto de la ŝtata teritorio al ne multe pli ol la svedia kernlando) metis finon al tiuj klopodoj de la nobelaro kaj postulis ilin reveni biendomojn iam gajnitajn de la reĝo al la reĝo. Servuteco, tamen, restis aplikata en la teritorioj akiritaj en la Sankta Romia Imperio kaj en sveda Estonio, kie la konsekvenca apliko de la unuformeca politiko estis malhelpata per la traktatoj, per kiu ili estis gajnitaj.

Post la venkoj en la Tridekjara Milito, la kulmino de la grandpotenco epoka estis atingita dum la Dua Norda Milito, kiam la precipa kontraŭulo Danio estis neŭtraligita per la Traktato de Roskilde en 1658. Tamen, en la plua paso de tiu milito same kiel en la posta Skania milito, Svedio povis teni sian imperion nur kun subteno de la plej proksima aliancano, Francio. Karolo la 11-a de Svedio solidigis la imperion kaj certigis periodon de paco, antaŭ ol la armeoj Rusio, Saksio kaj Danio komencis samtempan atakon al la regno de lia posteulo, Karolo la 12-a. Post komencaj svedaj venkoj, Karolo sekurigis la imperion por iiom da tempo per la Paco de Travendal de 1700 kaj la Traktato de Altranstädt de 1706, antaŭ ol la Batalo de Poltava en 1709 finfine finigis la grandpotencan eraon de Svedio.