Sveticjevo
Sveticjevo, serbe Светићево, slave Svetićevo, hungare: Buránysor aŭ Székelytornyos aŭ Istenkeze estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola.
Bazaj informoj redakti
Koordinatoj: 45° 48′ N 19° 51′ O / 45.800 °N, 19.850 °O (mapo)
Historio redakti
Post la mezepoko la regiomo apartenis al la Osmana Imperio ĉirkaŭ 150 jarojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Topolya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Sveticjevo 205 homoj.
Loĝantaro redakti
Etniko | Nombro | % |
Serboj | 107 | 52,19 |
Hungaroj | 83 | 40,48 |
Montenegranoj | 2 | 0,97 |
Germanoj | 1 | 0,48 |
Makedonoj | 1 | 0,48 |
Jugoslavianoj | 1 | 0,48 |