Svetlana Gonĉarova

rusa esperantistino

Svetlana Gonĉarova (ruse Светлана Гончарова; naskiĝis la 11-an de novembro 1981 en Golicino de Moskva provinco) estas rusia denaska esperantistino, loĝanta en la urbo Odincovo (Moskva provinco). Ŝi estas filino de konata moskva esperantistino, aktiva instruisto de Esperanto Irina Gonĉarova kaj aktivisto de sovetia esperantista movado kaj nun senatano de la Esperanta Civito Anatolo Gonĉarov. Kalkulante laŭ la patrina linio, Svetlana estas esperantisto de la kvara generacio.

Svetlana Gonĉarova
Светлана Гончарова

Svetlana aŭtune de la jaro 2006
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1981 (1981-11-11) (42-jaraĝa)
en Sovetunio Golicino, RSFSR, Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Nacieco rusino
Ŝtataneco SovetunioRusio
Familio
Patro Anatolij Gonĉarov
Patrino Irina Gonĉarova
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 15-an de junio 2006 Svetlana defendis en la Instituto de la Rusa Lingvo Puŝkin magistran disertaĵon pri esperantologia temo gvide de profesoro S. Kuznecov, membro de la Akademio de Esperanto.


Eksteraj ligiloj redakti