Svingrajdado estas korpoekzercado konsistanta el starado sur mallonga tabulo (kutime rultabulo) kiu pendas el kadro kiu ebligas ke la tabulo svingu libere, ekzemple kiel ludeja pendolilo.

Historio redakti

Oni ne scias precizan devenon aŭ inventinton de la sporto de svingrajdado. Supozeble, ĝi ekestiĝis en la 1970aj jaroj fare de enuaj adoleskantoj ludintaj per rultabuloj dum ili pasis tempon en ludejoj ludintaj per pendoliloj. La originala aktiveco estas primitiva kaj mallongdaŭra, ĉar ĝi konsistas je metado de la rultabulo sur la pendolilan plankon kaj sekve je tio ke la rajdanto svingas sin mem tien kaj reen starante sur la planko kaj tenante la du flankajn ĉenojn. Ĉi tiu aktiveco kutime finiĝas en akcidento ĉar la rultabulo falas de la pendolilo sekvate de tuja falo de la rajdanto.[1][2]

 
Freestyle Svingrajdado - Sam Rahmate 2006

Sekve unua modifo estis la aldono de aparte konstruita tabulo alfiksita al la pendolilo kaj malhelpanta rultabulan defalon.

La plej grava modifo ekestiĝis kiam Alan Colk kaj Michael Hill de Aŭstralio aldonis harnison kaj enmezan pendopunkton kiuj igis la aktivecon sekuran sporton.[3] La sportindustrio ekuzigis la aktivecon por plibonigi ekvilibron, korpocentran fortecon kaj propriocepton. La uzo de pivotanta tabulo aldonas la fizikajn avantaĝojn de ekvilibra tabulo.

Atleta ekzercado redakti

Svingrajdado ĉefe helpas en la jenaj areoj de ekzercado:

Energio - Plirapidigata korritmo inkluzive de malaerobiema kaj aerobiema ekzercado.
Muskola Funkciado - trejnado de forto kaj eltenivo.
Ekvilibro kaj Propriocepto - Daŭra retrosensado el artikoj kaj muskoloj.
Korpocentra Trejnado - trejnado de korpokerna stabilemo.

Rilataj sportoj redakti

Referencoj redakti

  1. Filmeto je YouTube de la jaro 2006. Ĝi montras svingrajdadon sur ordinara pendolilo kaj kutima akcidento http://www.youtube.com/watch?v=XAi18tDsjLw&NR=1
  2. Videaĵo je YouTube de la jaro 2006. Ĝi montras la rezulton de manka harniso http://www.youtube.com/watch?v=C8vG_l5QM3k
  3. La invento nomiĝas Syco XT. Arkivita el la originalo je 2016-01-06. Alirita 2015-11-11.