La Svisa Nacia Parko (germane Schweizerische Nationalpark, france Parc National Suisse, itale Parco Nazionale Svizzero, kaj romanĉe Parc Naziunal Svizzer) estas nacia parko en la Grizonaj Alpoj en la suda valflanko de Engadino.

Svisa Nacia Parko
nacia parkoprotektata areo [+]

Supermara alteco1'900 m ü. M. [+]
Koordinatoj46° 42′ 0″ N, 10° 5′ 42″ O (mapo)46.710.095Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N, 10° 5′ 42″ O; CH1903: 803125 / 175526 (mapo)
Areo170,33 km² (17 032,72868 ha) [+]

Svisa Nacia Parko (Svislando)
Svisa Nacia Parko (Svislando)
DEC
Svisa Nacia Parko
Svisa Nacia Parko
Map
Svisa Nacia Parko

Vikimedia Komunejo:  Swiss National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Svisa Nacia Parko

Geografio redakti

La Svisa Nacia Parko situas sude de la rivero Eno sur la teritorio de la komunumo Zernez, Scuol, Val Müstair kaj S-chanf en la regiono de Fornopasejo. La Svisa Nacia Parko kovras areon de 170,3 km² kaj estas la plej granda naturprotketa teritorio en Svislando. La alteco de la parka teritorio varias de inter 1400 ĝis 3174 m s.m. La plej granda parto de ĝia teritorio apartenas al la subalpa regiono. Proksimume 33% de la parka teritorio estas kovrita de arbaro, kaj proksimume 20% de herbejoj. La cetera teritorio estas senvegetacia, precipe rokoj kaj glaĉeroj.

Historio redakti

Komence de la 20-a jarcento multiĝis en Svislando la voĉoj, kiuj diris, ke necesas konservi la lastajn ne tuŝitajn naturteritoriojn de la lando. La Federacia Konsilio kreis komision, kiu en la jaro 1908 konsideris proponon de la Svisa Naturesplora Societo pri la Valo Cluoza. La komunumo Zernez, kiu posedis la valon, favoris la projekton, ĉar la teritorio havis nur malgrandan agrikulturan valoron. Oni sukcesis lui aliajn valojn ĉirkaŭe kaj konkludis en la jaro 1913 ŝarĝokontrakton por 99 jaroj kaj malfermis la parkon, kiu tiam kovris areon de 79 km². En la jaro 1959 la Federacia Konsilio per renovigo de la federacia dekreto longigis la lukontraktojn por la parka teritorio por eterne kaj per diversaj malpermesoj grandigis la protekton.

Celo redakti

La celo de la parko estas ampleksa protektado de la naturo. La naturo devas reevoluiĝis kiel antaŭ 5000 jaroj antaŭ la unuaj homoj alvenis. Estas tial strikte malpermesita forlasi la markitajn vojojn, ĉasi, fari fajron aŭ iel ajn efiki al la parko. Pasas tra la parko la vojo trans Fornopasejo, la plej multaj ceteraj partoj de la parko tamen nur piede atingeblas.

Bestoj redakti

En la parko observeblas marmotoj, ibeksoj, cevoj, vulpoj, linkoj kaj lupoj. Kaj ek de la jaro 2005 ankaŭ bruna urso, kiu almigris de Tirolo estis vidita en la parko.

Biosfera Rezervejo de UNEKSO redakti

Ek de la jaro 1979 la Svisa Naica Barko estas biosfera rezervejo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj redakti