Svislanda Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Svislando
(Alidirektita el Svisa Ruĝa Kruco)
La Svislanda Ruĝa Kruco - germane Schweizerisches Rotes Kreuz, france Croix-Rouge suisse, itale Croce Rossa Svizzera - estas societo de humanitara helpo en Svislando, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Berno, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Thomas Heiniger.
Svislanda Ruĝa Kruco | |
---|---|
Schweizerisches Rotes Kreuz, Croix-Rouge suisse, Croce Rossa Svizzera | |
Lando | Svislando |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | Guillaume-Henri Dufour |
Fondiĝo | 17-a de februaro 1863 |
prezidanto | Thomas Heiniger |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 4782 |
Sidejo | Berno |
Interretejo | https://www.redcross.ch/ |
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane, france kaj itale)