Svisa aŭtovojo A16

La svisa aŭtovojo A16 estas aŭtovojo en la kantonoj Berno kaj Ĵuruaso en Svislando. Ĝi kongruas kun la nacia vojo N16 kaj nomiĝas ankaŭ Transĵurasa Aŭtovojo (france Transjurassienne), ĉar ĝi trapasas la tutan Ĵurasan Montaron. Post ĝia finkonstruo la aŭtovojo havos longecon de 84 kilometroj. Aktuale en la jaro 2010 proksimume du trionoj estas pretaj. Mankas la parto de Courtedoux ĝis Boncourt ĉe la lima al Francio. Post ĝia finkonstruo la svisa aŭtovojo A16 konektos la svisajn aŭtovojojn A5 kaj A6 kun la franca aŭtovojo A19, kiu nuntempe ankaŭ estas en konstruo.

Ponto de la Transĵurasa Aŭtovojo inter Eschert kaj Moutier
Ponto de la Transĵurasa Aŭtovojo apud Choindez

Vojo redakti

La svisa aŭtovojo A16 komenciĝas okcidente de Bielo kvazaŭ kiel longigo de la svisa aŭtovojo A6, ĉe la aŭtovojkruco Brüggmoos. Per rampo sur pontoj kaj tra tuneloj kaj galerioj la vojo pasas la plej sudan ĉenon de la Ĵurasa Montaro. Ĝis la alveturejo Pery ĝi kongruas kun la svisa aŭtovojo A6. Tiam la vojo oficiale dum peceto fariĝas kantona ĉefvojo, tamen ĝi restas 4-veturvoja, tiel ke oni tion ne vere konstatas. Ek de Tavannes ĝi nun oficiale estas la aŭtovojo A16. La vojo pasas tiam preter Moutier, sekvas tunelo, kiu ankoraŭ estas en konstruo, kiu estas la limo inter Kantono Berno kaj Kantono Ĵuraso. Sekvas la ĵurasa kantonĉefurbo Delemonto, Bassecourt, Glovelier, Saint-Ursanne, Porrentruy kaj tiam la vojo finiĝas nuntempe apud Courtedoux.

Finkonstruo ĝis 2012 redakti

La lasta parto de Courtedoux tra Bure ĝis la limo al Francio en Boncourt laŭplane devos esti inaŭgurita en la jaro 2012. Kiam la aŭtovojo pretos ĝi nombros 26 tunelojn, kies tuta longeco estas pli ol triono de la tuta vojo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti