Svisa aŭtovojo A9

Aŭtovojo en Svislando

La svisa aŭtovojo A9 estas nacia aŭtovojo de Svislando en la kantonoj Vaŭdo kaj Valezo. Ĝia kompleta longece estas 240,9 km.

Svisa aŭtovojo A9
vojoAŭtovojoj de Svislando
Ĝeneralaj informoj
Planata Longeco: 240,9 km
Oni konstruis: proksimume 150 km
Provincoj: Vaŭdo, Valezo
Mapo
Foto
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

Vojo redakti

La svisa aŭtovojo A9 komenciĝas ĉe la trafikcirklo en Vallorbe apud la limo al Francio, en Yverdon kuniĝas kun la svisa aŭtovojo A1, tiam apud la Lago Lemano denove memstariĝas kaj kondukas laŭlonge de la lago tra Laŭzano kaj Vevey, kie de ĝi disbranĉiĝas la svisa aŭtovojo A12, al la valo de Rodano kaj tiam laŭlonge de Rodano tra Valezo ĝis al la Sempiono-Pasejo. La aŭtovojo nur parte estas finkonstruita kaj parte ne disponas pri disaj veturvojoj por ambaŭ direktoj. La aŭtovojo pasas paralele al la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj parte, kie la aŭtovojo interrompiĝas, transiras al ĝi.

Gravaj akcidentoj redakti

La 13-an de marto 2012 okazis en la tunelo apud Sierre terura busakcidento, dum kiuj mortis 28 homoj, el kiuj 22 infanoj el Belgio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti