Swissminiatur

muzeo en Svislando

Swissminiatur estas miniaturparko en Melide en kantono Tiĉino, kiu montras maketojn de konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Svislando. Ĝi estis inaŭgurita en 1959. Swissminiatur sur arealo de 140.000 m² prezentas pli ol 120 detalajn maketojn de patriciaj domoj, preĝejoj, burgoj, monumentoj kaj aliaj interesaĵoj de Svisio laŭ proporcio 1:25. Tra la ekspoziciejo veturas 18 makettrajnoj (sur relaro 3,5 km longa), telferoj kaj ŝipoj, tiel la parko estas alloga ankaŭ por amikoj de makettrajnoj.

Panoramo de Swissminiatur
Panoramo de Swissminiatur
Swissminiatur
Miniaturparkomuzeo • memora institucio [+]

LandoSvislando

SituoCraiova
- koordinatoj45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O (mapo)45.9535138888898.9508472222222Koordinatoj: 45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O; CH1903: 717249 / 90233 (mapo)
Poŝtkodo6815 [+]

Swissminiatur (Tiĉino)
Swissminiatur (Tiĉino)
DEC

Swissminiatur (Svislando)
Swissminiatur (Svislando)
DEC
Map
Swissminiatur

Vikimedia Komunejo:  Swissminiatur [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La parko situas 5 km de Lugano ĉe la digo de Melide, proksime de la Gotarda vojo kaj de aŭtoŝoseo A2. Ĝi estas vizitebla de marto ĝis novembro kaj disponas pri infanludejo, memserva restoracio kaj suvenirvendejo.


Eksteraj ligiloj redakti