Malfermi la ĉefan menuon

Sydney POLLACK (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Lafayette, Indiana, Usono; mortis la 26-an de majo 2008[1] en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro.

Sydney Pollack
usona aktoro kaj reĝisoro
usona aktoro kaj reĝisoro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1934 (1934-07-01)
en Novjorko
Morto 26-an de majo 2008 (2008-05-26) (73-jara)
en Pacific Palisades
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Stella Adler Studio of Acting
Infanoj 3
Profesio
Profesio produktoroaktoro • televida aktoro • filmaktoro • televida reĝisoro • filmreĝisoropiloto • ĝenra aktoro
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Sydney Pollack naskiĝis en juda familio elmigrinta el Rusio al Usono. Lia kariero ekis komence de la 1960-aj jaroj kiel televida aktoro kaj reĝisoro. En kina filmo li aktoris unue en 1962 en la militfilmo War Hunt kune kun Robert Redford. De tiam ambaŭ amikiĝis kaj Redford estis ĉefrolulo en multaj el la filmoj, kiujn Pollack reĝisoris.

Oni taksis Pollack unu el la plej inteligentaj kaj de la aktoroj ŝatataj reĝisoroj. Liaj filmoj estas el diversaj ĝenroj. Trifoje oni nomumis lin por la Oskar-premio, kiun li ricevis en 1986 por Out of Africa kiel plej bona reĝisoro. Pollack estis ne nur reĝisoro, sed ankaŭ produktoro kaj aktoro.

Sydney Pollack edziĝis en 1958 al la aktorino Claire Griswold, kun kiu li havis tri infanojn.

Matene de la 26-a de majo 2008 Pollack mortis, 73-jara, en sia hejmo pro kancero.

Filmoj (kiel reĝisoro)Redakti

Filmoj (kiel aktoro)Redakti

PremiojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti