Syens
publikigita versio estis patrolita je 23 nov. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 23 nov. 2023.
Syens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Syens | |
---|---|
Blazono de Syens | |
Syens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 549470 / 166310 (mapo)46.6461111111116.7786111111111Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 47′ O; CH1903: 549470 / 166310 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 132 |
Areo | 2,52 km² |
Alteco | 588 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1510 |
Komunumkodo | 5688 |
Mapo de Syens | |
Geografio redakti
La komunumo Syens situas en la Vaŭda Mezlano, ĉe la bordo de la rivero Bressonne, alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Syens kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,52 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 55,2% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Syens limas en nordo al Rossenges, en nordoriento al Moudon, en oriento al Vuillens, en sudo al Vucherens, kaj en okcidento al Hermenches.
Trafiko redakti
Tra Syens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. De ĝi en la vilaĝocentro de Syens deflankiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 140 al Vevey. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A9 situas proksimume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Chexbres. Pere de la laŭzana buslinio n-ro 62 de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1018 kiel Ciens. Dum mezepoko Syens estis parto de Senjorujo, kiu konsistis el Syens, Bresonnaz kaj Rossenges. Sub la berna regado ek de 1536 Syens apartenis al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Syens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)