Sylvain Arend

belga astronomo

Sylvain Julien Victor Arend (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1902 en Robelmont, mortis la 18-an de februaro 1992) estis belga astronomo.

Sylvain Julien Victor Arend
Persona informo
NomoSylvain Julien Victor Arend
Dato de naskiĝo6-a de aŭgusto 1902
NaskiĝlokoRobelmont
Dato de morto18-a de februaro 1992
Aĝo je morto89
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBelgio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Lia ĉefa studo estis la astrometrio, li laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle.

Li malkovris la periodan kometon 50P/Arend. Li kun-malkovris : kun Georges Roland, la kometon C/1956 R1 (Arend-Roland) ; kun Fernand Rigaux , la periodan kometon 49P/Arend-Rigaux.

Li ankaŭ malkovris la novaon Nova Scuti 1952 kaj 51 asteroidojn; el kiuj estas notindaj la amora asteroido 1916 Boreo ; la troja asteroido 1583 Antiloko ; 1563 Noelo, kiu ricevis la antaŭnomon de lia filo Noël Arend kaj 1652 Hergé, kiu honoras la bildliteraturiston Hergé.

La asteroido 1502 Arenda[1] estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti