Sylvester Weaver (muzikisto)

Sylvester Weaver (25a de Julio, 1896 aŭ 1897 – 4a de Aprilo, 1960)[1] estis usona blusa gitaristo kaj pioniro de kontrea bluso.[2]

Sylvester Weaver
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1897 (1897-07-25)
en Louisville
Morto 4-an de aprilo 1960 (1960-04-04) (62-jaraĝa)
en Louisville
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Weaver registris "Longing for Daddy Blues" kaj "I've Got to Go and Leave My Daddy Behind" kun la bluskantisto Sara Martin la 23an de Oktobro, 1923, en Novjorko. Du semajnojn poste, kiel soloista, li registris "Guitar Blues" kaj "Guitar Rag", nome unuaj blusaj gitaraj instrumentaĵoj.[3] Ambaŭ registroj estis elsenditaj de Okeh Records. Ili estas la unuaj sonregistraĵoj de kontrea bluso kaj la unuaj konataj registraĵoj de glitogitaro. "Guitar Rag" (ludita per banĝo) iĝis blusklasikaĵo.

Notoj redakti

  1. Doc Rock. "The 1960s". TheDeadRockStarsClub.com. Alirita la 27an de 2018.
  2. Du Noyer, Paul (2003). The Illustrated Encyclopedia of Music. Fulham, London: Flame Tree Publishing. p. 181. ISBN 1-904041-96-5.
  3. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. p. 12. ISBN 1-85868-255-X.