Sylvie von Ziegesar

Sylvie KOETHE (Sylvie von ZIEGESAR) (naskiĝinta la 21-an de junio 1785 sur la bieno en Drackendorf, mortinta la 13-an de februaro 1858 en Großneuhausen apud Sömmerda) estis amikino de la pentristino Louise Seidler kaj protagonistino de la poemo An Sylvie von Ziegesar de Johann Wolfgang von Goethe.

Sylvie von Ziegesar
Portreto paŝtela fare de Louise Seidler.
Portreto paŝtela fare de Louise Seidler.
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1785 (1785-06-21)
en Jena
Morto 13-an de februaro 1858 (1858-02-13) (72-jara)
en Großneuhausen
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro August Friedrich Karl Freiherr von Ziegesar
Edz(in)o Friedrich August Koethe
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Ŝi estis la filino de la gotaa sekreta konsilisto August Friedrich Carl kaj de Magdalene Auguste von Ziegesar (fraŭline von Wangenheim); la patro konis Goeton kaj havis diversajn gravajn deĵorojn en la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj Saksio-Vajmaro-Eisenach, eĉ. kancelierecon.

En Jena ŝiaj amikinoj estis Louise Seidler kaj Pauline Gotter, la posta edzino de la universitata profesoro en Jena, Friedrich Wilhelm Schelling. Sylvie havis plenan alirion al multaj intelektulaj rondoj de Jena, kiu tiutempe gastigas multegajn kreivulojn, ekz. Friedrich Schiller, Johann Gottlieb Fichte, Friedrich Wilhelm Schelling, Georg Wilhelm Friedrich Hegel, la fratojn Alexander kaj Wilhelm von Humboldt, la fratojn Friedrich kaj August Wilhelm Schlegel, Friedrich Tieck, Clemens Brentano, Johann Heinrich Voß, Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, Friedrich Immanuel Niethammer, Zacharias Werner. Jam en 1802 ŝi vidis la unuan fojon la 53-jaraĝan Goeton.

 
Memortabulo ĉe la preĝejo en Drackendorf

La fruan someron de 1808 Goeto dum kuracrestado en Karlovy Vary interesiĝis pri Sylvie von Ziegesar kaj ties amikino Pauline Gotter. En la longa poemo An Sylvie von Ziegesar li salutis ŝin filino, amikino, amatino. Ankoraŭ aliaj poeziaĵoj kaj multaj leteroj atestas la korajn rilatojn inter la duo pludaŭrontajn eĉ post ŝia edziniĝo en 1814 al la garnizona predikisto kaj superintendanto Friedrich August Koethe; cetere Koethe fondis la gravan kolekton Zeitgenössische Biographien und Charakteristiken. Goeto eĉ vizitis la junan paron en Jena kaj iĝis baptopatro de ilia unuenaskito. Trajtoj kelkaj ŝiaj troviĝas en la persono Ottilie en la goeta verko Die Wahlverwandtschaften.

Ŝi mortis en Großneuhausen kie ŝia nevo Ottobald von Werthern estis posedanto de kastelo kaj entombigitis samloke. Entombe estas ankaŭ la filo Carl (1816-1853) kaj la filino Selma (1815-1866). Proksimas tombeje la tombo de ŝia fratino Cäcilie von Werthern. La aŭtorino Cecily von Ziegesar estas idino ŝia.

FontojRedakti

  • Informoj sur tabulo sur la tombejo de Großneuhausen

LiteraturoRedakti

  • Seidler, Louise (eldonis Hermann Uhde): "Erinnerungen der Malerin Louise Seidler." Selbstbiographie, Kiepenheuer, Weimar 1970.
  • Otto, Hans-Dieter: "Leidenschaft und Irrtum. 44 berühmte Paare und das Ende ihrer Liebe", Area Verlag, Erftstadt 2006, ISBN 3-89996-400-4
  • Hans Wahl, Anton Kippenberg: Goethe und seine Welt. Insel-Verlag, Leipzig 1932 p. 179, 283
  • Max Berbig: Ziegesar, August Friedrich Karl Freiherr von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 45, Duncker & Humblot, Leipzig 1900, S. 160–162.
  • Paul Raabe (eld.): "Goethe und Sylvie.", Insel, Berlin 2018.(Insel-Bücherei Nr. 1446)

Eksteraj ligilojRedakti