Sylwia Najah (naskiĝis la 5-an de junio 1978 en Opole) - pola teatra kaj filma aktorino.

Sylwia Najah
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1978 (1978-06-05) (45-jaraĝa)
en Opole
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Diplomitino de Ŝtata Muzika Lernejo de la unua kaj dua gradoj en Opole en la klaso de gitaro, kaj de Aktora Studiumo ĉe la Juda Teatro en Varsovio, kies aktorino ŝi estas kaj de dujaraj aktoraj laborkursoj bazitaj sur la metodo de Lee Strasberg kaj Viola Spolin. Posedantino de la diplomo de drama aktoro de la Ekzamena Komisiono de ZASP (Asocio de Artistoj de Polaj Scenejoj). Kunlaboras kun varsoviaj teatroj, ludis en Radom.

Sylwia Najah ludis en filmoj kaj serioj interalie ĉe Marek Koterski. Ankaŭ kunlaboras kun la Teatro de Pola Radio. En Juda Teatro rolis i.a. kiel Hudl en la muzikalo Violonisto sur la tegmento, reĝisorita de Jan Szurmiej kaj Debora Vogel. Diplomaj spektakloj: Anka en Lamento de Krzysztof Bizio laŭ reĝisoro Eugenia Herman kaj Emily Jane en la "Noktoj de la fratinoj Brontë" de Susan Schneider laŭ reĝisorado de Bożena Suchocka.

Ŝi partoprenis muzikan spektaklon "Infanoj de Ijob", reĝisoritan de Jacek Bończyk (la premiero dum la 6-a Festivalo "Espero" je la nomo al Jacek Kaczmarski, 2009), kies surbaze eldonejo MTJ eldonis diskon, interalie kun la kantoj en la jida lingvo en ŝia plenumo (la premiero en la Festivalo Varsovio de Singer, 2010).

Konstruaĵoj de Debora Vogel. Traktato ene de kaj vivperiferie estas unupersona dramo en ŝia plenumo, reĝisorita de Magda Gnatowska, kiun preparis por la Festivalo Varsovio de Singer 2012. La spektaklo enkondukas spektanton en la mondon de la literaturo de Debora Vogel, doktorino pri filozofio, verkistino, poetino, sensukcesa fianĉino de Bruno Schulz. Ŝi prezentas eksterordinaran kreadon de Debora Vogel. La aktorino serĉas, esploras la vivon de manekeno, kiel ĉe Meyerhold, biomeĥanike.

Eksteraj ligiloj redakti