Székesfehérvár
Székesfehérvár [sEkeŝfehErvAr] aŭdu estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér. Ĝi estas ĉefurbo de la departemento kaj distrikto, havanta la rangon departementrajta, fine ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo signifas hungare: rezida-blanka-fortikaĵo. Ĉar ne estis latina nomo (tie estis nur marĉo dum la romianoj), oni uzas la vorton Alba Regia.
Székesfehérvár | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1990) (1989–1990) Hungaria urbo (jarcento XI–) urbo urbo kun komunumaj rajtoj (–1950) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8000–8019 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 96 024 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 562 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 12′ N, 18° 25′ O (mapo)47.218.416666666667Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 118 m [+] | ||||
Areo | 170,89 km² (17 089 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Székesfehérvár [+] | |||||
Situo
redaktiSzékesfehérvár situas sur ebenaĵo preter aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto kaj Balatono, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Balatono, krome estas ankaŭ aliaj ĉefvojoj kaj fervojoj.
Historio
redaktiLa urbo estis loĝata jam dum la neolitiko. Unue la romianoj ne fondis tie urbon, ĉar tiutempe ĝi estis marĉa regiono, sed estis proksime alia granda urbo Gorsium, kie nun estas vilaĝo Tác.
Hungara princo Géza en 972 fondis komunumon, poste Stefano la 1-a (Hungario) faris tion grava urbo, dume ĝi iĝis episkopejo. Multaj reĝoj vivis tie. Troviĝas tie 15 reĝaj tomboj. La loko kontraŭstaris la mongolan atakon en 1241. La turkoj okupis la urbon inter la 1543-1688. En 1703 la urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo. En 1777 episkopejo fondiĝis.
Post la 1-a mondmilito, kiam restis nur la unu triono de la landoparto, la urbo ricevis pli da taskoj. Komenciĝis industria prospero. Longe estis famaj fabrikoj Ikarusz (autobus-produktado) kaj Videoton (televizio-produktado). La urbo estas ankaŭ universitata urbo. En 1945 okazis grandaj bataloj inter Ruĝa Armeo kaj germanoj. La germanoj sukcese reokupis la urbon kaj tenis ĝin dum pli ol unu monato, dume estis oftaj bombardadoj.
Kroma vidindaĵo estas fortikaĵo de Bory [bori]. Jenő Bory estis profesoro pri arkitekto, sed estis ankaŭ pentristo, skulptisto kaj poeto. Li mem konstruis fortikaĵon. En ĝi trobeblas pentraĵoj, skulptaĵoj kaj poemoj.
Oni profitas mineralakvon "Mathias Aqua".
Vidindaĵoj
redaktiSakralaj vidindaĵoj
redakti- Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár
- Baziliko-katedralo Reĝo Sankta Stefano en Székesfehérvár
- Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko (Székesfehérvár)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo (Székesfehérvár)
- Episkopa palaco (Székesfehérvár)
- Preĝejo Sankta Sebastiano (Székesfehérvár)
- Preĝejo de Emeriko de Hungario (Székesfehérvár)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Székesfehérvár)
- Kapelo de Sankta Anna (Székesfehérvár)
- Preĝejo de Bona Pastoro (Székesfehérvár)
- Preĝejo Johano Baptisto (Székesfehérvár) (grekokatolika)
- Kalvinana preĝejo (Székesfehérvár)
- Luterana preĝejo (Székesfehérvár)
Profanaj vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- en Székesfehérvár naskiĝis kaj mortis:
- en Székesfehérvár naskiĝis:
- unua episkopo de la urbo Ignác Nagy (episkopo)
- esteto, pastro József Beély Fidél
- geologo Elemér Vadász
- historiistoj István Deák, Gyula Schvarcz kaj Gyula Szekfű
- Ernő Nagy (juristo)
- kardinalo János Simor
- kemiisto Móric Say
- kuracisto Károly Laufenauer
- lingvisto Ignác Goldziher
- literaturhistoriisto Béla Zolnai
- ministroj Antal Günther kaj László Somogyi (ministro)
- pastro-poeto Antal Egyed
- poetoj Ferenc Jankovich kaj István Bella
- poetino Sarolta Lányi
- reĝisoro Tamás Almási
- pentristoj László Bencze kaj László Fehér
- verkistoj Péter Kuczka kaj Aladár Tóth
- en Székesfehérvár mortis:
- reĝo Kolomano (Hungario)
- aktoro Sándor Novák
- arkivisto Károly Moenich
- István Györffy (botanikisto)
- gitaristo Béla Tibor Jeszenszky
- episkopoj János Pauer, Miklós Bertalan Milassin kaj Jusztin Nándor Takács
- instruistoj Béla Kelemen kaj Júlia Terézia Horváth
- kalvinana episkopo István Németh
- Pál Nagy (kanoniko)
- monaĥo Leó Grész
- János Fekete (notario)
- oficisto Ernő Rozgonyi
- pastroj Ödön Szabolcs Barlay kaj Ádám Fejes
- pentristo Lajos Áron Nagy
- prelato Ferenc Galla
- reĝa juĝisto László Szőgyény-Marich (1806)
Eduko
redaktiĜemelurboj
redakti- Alba Iulia, Rumanio
- Birmingham (Alabamo), Usono (2011)
- Blagoevgrad, Bulgario
- Bratislavo, Slovakio (2008)
- Cento, Italio
- Chorley, Britio
- Kemi, Suomio
- Luhansko, Ukrainio
- Opole, Pollando (2009)
- Sarivon, Nord-Koreio
- Schwäbisch Gmünd, Germanio
- Zadar, Kroatio
- İzmit, Turkio
- Erdenet, Mongolio
- Ĉangĉuno, Ĉinio