Szentgyörgyvár
Szentgyörgyvár [sentdjordjvAr] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. La loknomo signifas Sankta Georgo-fortikaĵo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 480
- Poŝtkodo: 8975
- Telefonprefikso: 92
Situo
redaktiSzentgyörgyvár situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Zala (rivero), laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Zalaegerszeg. Hévíz troviĝas proksime.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo kaj fortikaĵo devenis el 1461. La turkoj neniam povis okupi la fortikaĵon, nur en 1620 ili detruis la vilaĝon. Ekde 1627 la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1895 fervojo inter Balatonszentgyörgy-Zalaszentgrót atingis la komunumon. Nuntempe la loĝantaro malpliiĝas, la administrado okazas en Sármellék. En Szentgyörgyvár migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- kaŝtanarbo, la plej vasta en Hungario
- maŭzoleo
Famuloj
redaktiEn Szentgyörgyvár naskiĝis:
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!