Szidor Bátor [sidor bAtor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bátor Szidor estis hungara komponisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Breisach [brejzaĥ].

Szidor Bátor
Persona informo
Naskonomo Breisach Szidor
Naskiĝo la  23-an de februaro 1860(nun 1860-02-23)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 2-an de decembro 1929 (1929-12-02)
en Terézváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Szidor Bátor [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 2-an de decembro 1929 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Szidor Bátor devenis el juda familio. Li lernis violonadon kaj pianadon en la konservatorio, poste li ekstudis en 1877 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio kaj samtempe en Reĝa Teknikuniversitato József. Lia ĉefinstruisto en la akademio estis Robert Volkmann. Li elektis la muzikistan profesion kaj ne la inĝenieran. En 1897 li fondis muzikan societon de poŝtistoj kaj telegrafistoj. La societo establis muziklernejon, kies unua lernejestro estis Bátor.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • operetoj: Uff Király, (1885); A titkos csók, (1886); A milliomosnő (ĉiuj kun Béla Hegyi)
  • baleto: A bor (en 3 aktoj)
  • muzika teatraĵo: Az árendás zsidó
  • ĉambraj muzikoj
  • muzikaĵoj por korusoj

Fontoj redakti

Referencoj redakti