Szilárd Rökk [silArd rok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rökk Szilárd estis hungara advokato, mecenato.

Szilárd Rökk
Szilárd Rökk
Szilárd Rökk
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1799 (1799-08-21)
en Előszállás
Morto 25-an de septembro 1888 (1888-09-25) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo
vdr

Szilárd Rökk[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1799 en Előszállás, li mortis la 25-an de septembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Szilárd Rökk frekventis bazlernejon en Dunaföldvár, li maturiĝis en Pest (urbo), poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1820, pli poste li malfermis advokatan atelieron. Li aranĝis jurajn aferojn de gravaj nobelaj familioj. Ekde la 1850-aj jaroj li vojaĝadis precipe al Italio kaj Svislando. Spite tion li estis ŝparema homo. Li neniam edziĝis kaj postmorte lian riĉan havaĵon heredis pluraj sciencaj, artaj organizaĵoj, hospitaloj, orfejoj ktp.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti