Szilvásvárad
Szilvásvárad [silvAŝvArad] estas ŝatata feriejo kaj vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, Distrikto Bélapátfalva. La loknomo proksimume signifas: pruna-fortikaĵo.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 38 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1036/20.3903
- Alto super marnivelo: 345 m
- Loĝantaro: 1920
- Poŝtkodo: 3348
- Telefonprefikso: 36
GeografioRedakti
Szilvásvárad situas sur malebenaĵo, ĉe piedoj de Bükk, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 13, Ózd 19, Eger 28 km-ojn.
HistorioRedakti
En groto apud la vilaĝo oni trovis restaĵojn el la neolitiko. En la ferepoko jazigoj loĝadis tie, poste alvenis slvavoj (ili konstruis terfortikaĵon), avaroj fine hungaroj. La unua mencio devenis en formo Wárad. Precipe en la 18-a jarcento en valo nomata Szalajka (salajka) farejoj pri ceramikaĵo, briko, vitro kaj fero ekfunkciis. En 1908 ŝtonominejo, etfervojo kaj kalkofarejo kreskigis la industriaĵojn. En 1948 ili ŝtatiĝis kaj ĉesis funkcii. En la proksimeco fama ĉevalobredejo komencis funkcii ekde 1952. Oni aranĝas diversajn ĉevalkonkursojn.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En Szilvásvárad naskiĝis pentristo István Nagy B..
Partneraj urbojRedakti
Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino en Germanio
Komunumoj pri szilvás (= pruna) en Hungara reĝlandoRedakti
Szilvás | Szilvásapáti |
Szilváshely | Szilvásszentmárton |
Szilvásújfalu | Szilvásvárad |
Tasnádszilvás |