Szilvia Bach
Szilvia Bach [silvia baĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bach Szilvia Ilona estas hungara parodiisto.
Szilvia Bach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Dóra Danics |
Okupo | |
Okupo | aktoro • komikisto • kantisto • verkisto |
Szilvia Bach[1][2] naskiĝis la 12-an de januaro 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Szilvia Bach maturiĝis en medicina mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1979, poste ŝia anonco estis rifuzita en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, tial ŝi laboris en medicinaj laborlokoj. Jam ekde la mezlernejaj jaroj ŝi estis videbla en pluraj programoj de la Hungara Televizio. En 1990 ŝi estis la unua en konkurso de Hungara Radio, poste ŝia voĉo ofte estis aŭdebla. En 1994 ŝi faris spektaklon en Miami antaŭ hungardevena publiko. Kelkfoje ŝi ricevis sensignifajn rolojn. Ekde 2006 ŝi verkaj teatraĵojn kaj novelojn, ekde 2014 ankaŭ pentradas. Ŝi ricevis premiojn inter 1992-2014. Ŝia filino staras antaŭ kantista kariero.
Ŝiaj kontribuoj (elekto) redakti
- Alt duett (tragikomedio, 2006)
- Bőrönd (tragikomedio, 2007)
- Nem vagyok én Müller Péter! (libro, 2008)
- Az utolsó tánc. Meghökkentő novellák (novelaro, 2009)
Ŝiaj muziktekstoj [1] redakti
- Ernők dala
- Koppan az esőcsepp
- Menni vagy maradni?!
- My Way (Maradj nálam)
- Titok