Szilvia Szabó [silvia sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Szilvia estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono.

Szilvia Szabó
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1978 (1978-10-24) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Szilvia Szabó[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Szilvia Szabó inter 2006-2018 havis postenon en la hungara akvasporta vivo, poste ŝi laboris en propra firmao, kiu okupiĝas pri aranĝado de geedziĝoj. Ŝi havis edzon kaj ŝi naskis dufoje. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 2000.

Sporta kariero redakti

Szilvia Szabó en 1989 komencis kajakadi sur la Danubo en ĉefurba sportklubo. Post la junularaj sukcesoj ŝi debutis inter la plenkreskuloj same sukcese en 1997. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun tri arĝentaj medaloj teame, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua 13-foje inter 1999-2005 same teame. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2005. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói, ŝia ofta paro en kajako estis Kinga Bóta.

Fontoj redakti

Referencoj redakti