Szklarska Poręba

urbo en nuntempa Pollando

Szklarska Poręba [proksimuma prononco: ŝklArska porEmba], ĝis la jaro 1945 germane Schreiberhau, estas urbo en la nuna provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 933 loĝantoj sur areo de 75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj al la distrikto Jelenia Góra (Hirschberg), kaj geografie apartenas al la Gigantmontaro. La areo de la urbo je 86% estas kovrita de arbaro.

Szklarska Poręba
germane: Schreiberhau

Blazono

Blazono
urbo • urba municipo de Pollando
Szklarska Poręba (Pollando)
Szklarska Poręba (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Szklarskiej Poręby
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Jelenia Góra (Hirschberg)
Komunumo Szklarska Poręba
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1366
Urborajtoj 1959
Koordinatoj 50° 50′ N, 15° 32′ O (mapo)50.83333333333315.533333333333Koordinatoj: 50° 50′ N, 15° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo Ekde 440 ĝis 886 m
Areo 75,42 km²
Loĝantaro 5933 (en 2021)
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Poŝtkodo 58-580
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DJE
TERYT 5020106041
Adreso de estraro ul. Buczka 2
Retpoŝto de estraro burmistrz@szklarskaporeba.pl
Poŝtkodo de estraro 58-580
Telefono de estraro 75 754-77-00
Fakso de estraro 75 754-77-24
Poŝto de estraro burmistrz@szklarskaporeba.pl
Ĝemelaj urboj (Danio) Aulum Haderup
(Germanio) Bad Harzburg
(Ĉeĥio) Harrachov
(Ĉeĥio) Korenov
Komunuma retejo http://www.szklarskaporeba.pl
vdr
Centro

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Harrachov, Špindlerův Mlýn, Kořenov, Rokytnice nad Jizerou, Komunumo Mirsk, Piechowice, Gmina Stara Kamienica kaj Orle.

Geografio redakti

La urbo situas en alteco de 440 ĝis 886 m ĉe la norda flanko de la okcidenta ekstremo de la Gigantmontaro.

Historio redakti

Unuafoja dokumenta mencio okazis en 1366. Ĝis 1945 la loĝloko havis la germanan nomon Schreiberhau. En la jaro 1959 ĝi ricevis urbajn rajtojn.

Turismo redakti

La loĝloko estas turisma centro en la regiono de Gigantmontaro kun 9.000 litoj por gastoj. Vintre ĝi estas populara feria celo de skisportistoj, kaj ĝenerale aprezata vintrosportejo.

Eksteraj ligiloj redakti