Vladimiro fon Ŝmurlo

(Alidirektita el Szmurlo)

Vladimiro fon Ŝmurlo (ruse Владимир Францевич фон Шмурло [Vladimir Franceviĉ fon Ŝmurlo], ofte duonpole-duongermane latinliterigita Vladimír von Szmurlo, naskiĝis la 15-an de julio 1865 en Ĉeljabinsk; mortis la 27-an de februaro 1931 en Rigo) estis rusa esperantisto kaj fervoja inĝeniero.

Vladimiro fon Ŝmurlo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1865 (1865-07-15)
en Ĉeljabinsk
Morto 27-an de februaro 1931 (1931-02-27) (65-jaraĝa)
en Rigo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioLatvio
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

Vladimiro fon Ŝmurlo studis en Peterburgo. Li estis Volapukisto kaj tre frue aliĝis al Esperanto. Li iniciatis la unuan literaturan Esperanto-konkurson en Peterburgo 1896. Post la rusia revolucio de 1905 li loĝis de 1905 ĝis 1908 en Stuttgart, kaj ekde 1908 en Rigo. En 1910 li fondis la Esperanto-gazeton Riga Stelo, en 1911 ankaŭ samnoman Esperanto-klubon, kaj fariĝis ties unua prezidanto. De 1910 ĝis 1915 li estis delegito de UEA en Rigo.

Je 1916 li estis eldonisto de esperantlingva ĵurnalo «Verda Radio»[1].

Li eldonis:

  • Bibliotekon de Lingvo Internacia Esperanto (1895),
  • Jarlibron Esperantistan (1897),
  • Esperantan Universalbibliotekon (1910-1914),
  • kolekton de Esperanto-originalaĵoj Verda Radio (1911).

Li kunlaboris en La Esperantisto, Internacia Scienca Revuo, Lingvo Internacia kaj Scienca Gazeto. Li redaktis kaj eldonis la revuon Riga Stelo, de 1910 ĝis 1911. Li verkis ANA (Alfabeta Nomaro-Adresaro), alinomita Ariadna fadeno, unuan provon de Esperanto-enciklopedio, en 1916/1917 la kiu, pro la milito, aperiĝis nur ĝis la litero E kaj havis tre magran enhavon. Li kompilis Komplementan rus-Esperantan vortaron (дополнительный русско-эсперантский словарь) en 1916. Dum siaj lastaj jaroj li precipe interesiĝis pri ĉiuj sistemoj de Lingvo Internacia.

En 1920 li kreis esperantidon Arlingo, simpla "korektado" de Esperanto, kiu daŭris nepublikita.

Referencoj redakti

  1. РГИА Ф. 776, Оп. 10, Д. 2271 - Rusia Ŝtata Historia Arĥivo, Fondo 776, Listo 10, Akto 2271

Eksteraj ligiloj redakti