Szymon Datner

pola juddevena historiisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Szymon DATNER)

Szymon DATNER (naskiĝis en 1902, mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto kaj historiisto.

Szymon Datner
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1902 (1902-02-02)
en Krakovo
Morto 8-an de decembro 1989 (1989-12-08) (87-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperantopola
Loĝloko Bjalistoko
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Subskribo Szymon Datner
Familio
Edz(in)o Edwarda Orłowska
Infanoj Helena Datner • Miriam Datner • Szoszana Datner
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • instruistoesperantisto
vdr
Szymon Datner estis aktiva esperantisto. En 1931 li laboris en la Organiza Komitato de la 2-a Internacia Postkongreso en Bjalistoko

Li estis unu el la ĉefagantoj de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko en la dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Li postvivis la Duan Mondmiliton en la arbaroj de orienta Pollando, batalante en diversaj partizanaj grupoj. Li ankaŭ helpis liberigi diversajn homojn el la bjalistoka geto je la 24-a de majo 1943

Post la Dua Mondmilito li dediĉis sin al esplorado de naziaj krimoj en Pollando, verkante centojn da studoj kaj 18 librojn. Li estis ankaŭ elstara konanto kaj aktivulo de la juda kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti

Szymon Datner, esplorprojekto Militrakonto el transnacia vidpunkto