Szymon Datner
pola juddevena historiisto kaj esperantisto
Szymon DATNER (naskiĝis en 1902, mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto kaj historiisto.
Szymon Datner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1902 en Krakovo |
Morto | 8-an de decembro 1989 (87-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio ![]() |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Loĝloko | Bjalistoko |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Jagelona Universitato - doktoro ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Edwarda Orłowska (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Helena Datner, Miriam Datner, Szoszana Datner ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto de moderna epoko instruisto esperantisto ![]() |

Li estis unu el la ĉefagantoj de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko en la dudekaj kaj tridekaj jaroj.
Li postvivis la Duan Mondmiliton en la arbaroj de orienta Pollando, batalante en diversaj partizanaj grupoj. Li ankaŭ helpis liberigi diversajn homojn el la bjalistoka geto je la 24-a de majo 1943
Post la Dua Mondmilito li dediĉis sin al esplorado de naziaj krimoj en Pollando, verkante centojn da studoj kaj 18 librojn. Li estis ankaŭ elstara konanto kaj aktivulo de la juda kulturo.
En Esperanto aperis
redakti- Szymon Datner: Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto. En Esperanton tradukis Przemysław Wierzbowski. Bjalistoka Esperanto-Societo, 2023 (ISBN 9788396222282)[1]
Referencoj
redakti- ↑ Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo
Eksteraj ligiloj
redaktiSzymon Datner, esplorprojekto Militrakonto el transnacia vidpunkto