Péter Török

(Alidirektita el TÖRÖK Péter)

TÖRÖK Péter (naskiĝis en la 23-a de januaro 1857 en Hajdúböszörmény, mortis en la 28-a de novembro 1929 en Debrecen) estis hungara gimnazia instruisto kaj Esperanto-aktivulo.

Péter Török
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1857 (1857-01-23)
en Hajdúböszörmény
Morto 28-an de novembro 1929 (1929-11-28) (72-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Török havis diversflankajn interesojn, krom Esperanto li okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. Esperantisto de 1907, li estis delegito de UEA en Debrecen (1911-1916), kursgvidanto, aŭtoro de lernolibro (1909), Esperanta-hungara vortaro (1910) sintakso (1912 - internacie premiita) kaj eminenta resumo de la sciindaĵoj pri la kalendaroj (Porĉiama kalendaro, 1910). Li tradukis la Esperantan parton de la priskribo pri la regiono Hortobágy, kiu jam frue estis celo de internacia turismo (Nagyhortobágy, 1910). Li restis aktiva ankaŭ post sia emeritiĝo (1913): komitatano (1920-1928) de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj membro (1922-1929) de la Lingva Komitato. En manuskripto en 1933 ekzistis ankoraŭ kelkaj gravaj verkoj liaj. El liaj verkoj estas konataj „Esperanta sintakso“ kaj „Porĉiama kalendaro“.

Esperantigo redakti

Interese, kiel li fariĝis esperantisto. Iutage studento lin demandis, ĉu valoras lerni Esperanton. Prof. Török respondis, ke li povos tion diri nur kiam li scios, kio estas Esperanto. Tuj li aĉetis lernolibron, kiun li trastudis ĝis la alia tago. De tiam li estis fervora pioniro por Esperanto[1].

Verkoj redakti

  • 1910: Teljes eszperantó-magyar szótár. Debreczen: Kókai Lajos, 1909 [1910]. VII, 288 p.
  • 1912: Normala sintakso de la internacia helpa lingvo Esperanto Debreczen: Kókai Lajos, 1912

Literaturo redakti

  • 1929: „Hungara Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperantisto n.61 (jan 1930)